Raúl Castro akceptis la ĝeneralan sekretarion de UN.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-06-26 10:30:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Raúl Castro akceptis en Havano la ĝeneralan sekretarion de UN, Ban Ki-Moon kiu vojaĝis al Kubo por partopreni la ceremonion de subskribo pri paca interkonsento inter la kolombia registaro kaj la FARC-EP.

Dum la renkontiĝo Ban Ki-Moon esprimis sian kontenton viziti denove Kubon kaj esprimis sian rekonon al la rolo de la kariba insulo en la procezo paca de Kolombio.

Ambaŭ gvidantoj esprimis la gravecon de tiu ĉi interkonsento kaj la futura rolo de UN en la observado kaj kontrolo de la paf-ĉesigo kaj forlaso de la armiloj. Ili interŝanĝis ankaŭ pri aliaj temoj interesaj de la multflanka agendo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up