Havano, dec 25 (RHK) Ekde la 10-a de januaro la vojaĝantoj, kiuj alvenos al la kariba insulo devas kunporti teston PCR farita maksimume 72 horojn antaŭe en laboratorioj rajtigitaj en la originlandoj.... Legu pli


Distingo por elstaraj virinoj

Havano, dec 24 (RHK) La kuba federacio de virinoj (FMC) agnoskis grupon da viroj kaj virinoj pro elstara laboro dum la jaro. Ili ricevis la ordenojn Mariana Grajales kaj Ana Betancout, la distingon 23-an de aŭgusto kaj la omaĝ-stampilon 60-a datreveno de la virina organizaĵo. La ceremonio okazis en la Muzeo de la Revolucio.... Legu pli


Havano, dec 23 (RHK) Dektri gelaboristoj estis honorigitaj ĉi-marde per la titolo honoriga Heroo de la Laboro de la kuba respubliko; 15 prestiĝaj scienciestoj ricevis la ordenon Lázaro Péña de unua kaj dua gradoj; kaj kvar laborteamoj ricevis la medalon Labora Heroaĵo: la CIGB, IPK, la taĉmento Henry Reeve kaj la Instituto Finlay de Vakcinoj.... Legu pli


Havano, dec 22 (RHK) Kubo festas hodiaŭ la Tagon de la edukisto kaj memorigas la fermon de la kampanjo alfabetiga, kiu en 1961 transformis la insulon en la unua teritorio libera je analfabeteco en Latinameriko.... Legu pli


Havano, dec 21 (RHK) Kubo akceptos hodiaŭ la kuracistan laborbrigadon de la taĉmento Henry Reeve, kiu laŭ peto de la perua registaro laboris en tiu lando dum pli ol ses monatoj fronte al la Covid-19.... Legu pli


Havano, dec 19 (RHK) Marino Murillo Jorge, estro de la komisiono por starigi kaj evoluigi la gvidliniojn pri la ekonomiaj transformoj, klarigis kiamaniere tiu procezo, kiu ekos la unuan de januaro, kontribuos al kreado de kondiĉoj por fortigi la nacian ekonomion sen estigi ŝoko-terapiojn.... Legu pli


Havano, dec 17 (RHK) Kun ĉeesto de la generalo de armeo Raúl Castro, unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio, kaj la prezidento de la respubliko, Miguel Díaz-Canel, sesias la Nacia Asembleo en ties VI-a ordinara laborperiodo de la IX-a leĝofaro, kiu finiĝas hodiaŭ, post aprobi novajn leĝojn, interalie, la Buĝeton de la ŝtato por 2021.... Legu pli


Havano, dec 16 (RHK) Kun la ĉeesto de la generalo de armeo Raúl Castro, unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio, kaj la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, sesias hodiaŭ la 6-a ordinara laborperiodo de la IX-a leĝofaro de la Nacia Asembleo.... Legu pli


Havano, dec 13 (RHK) La unua secretario de la centra komitato de la komunista partio, generalo de armeo Raúl Castro, la prezidento Miguel Díaz-Canel kaj la ĉefministro Manuel Marrero vizitis ĉi-sabate la Specialan Evoluigan Zonon Mariel, strategia enklavo situanta je 45 km okcidente de Havano. Post iom da tempo sen fari personan viziton al tiu zono, kvankam atenta al ties evoluigo, Raúl konsideris ke “tagon post tago ĝi avancas” kaj elstarigis la strategian gravecon de la Zono; mirinda, li asertis, ne nur por nia lando, sed ankaŭ por la provinco Artemisa. Li rimarkigis la grandan rapidecon de tiuj investoj.... Legu pli


Havano, dec 7 (RHK) La kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel memorigis la internaciistojn de Kubo, kiuj forpasis dum la bataloj por la sendependeco de Afriko, okaze de la 31-a jariĝo de ilia enterigo en la kariba lando.... Legu pli


Havano, dec 7 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio, Raúl Castro kaj la prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel sendis gratulmesaĝon al la venezuela popolo kaj ties prezidento Nicolás Maduro pro la elekta venko:... Legu pli


Havano, dec 4 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, denuncis novajn pruvojn pri la klopodoj provoki mildan puĉon kontraŭ la kariba insulo okaze de la ĵusaj okazintaĵoj de politika provoko.... Legu pli


Havano, dec 3 (RHK) En la kadro de la 60-a datreveno de la rilatoj inter Kubo kaj Vjetnamio, festata ĉi-merkrede, la unua sekretario de la centra komitato de la komunista partio, Raúl Castro, telefone dialogis kun la ĝenerala sekretario de la komunista partio de Vjetnamio, Nguyen Phu Trong.... Legu pli


Havano, dec 3 (RHK) La kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel partoprenas hodiaŭ la XXXI-an eksterordinaran periodon de sesioj de la Ĝenerala Asembleo de UN (UN) nun okazanta virtuale.... Legu pli


UN, dec 2 (RHK) La konstanta reprezentanto de Kubo antaŭ UN, Pedro Luis Pedroso, rifuzis la aplikon de unuflankaj punregulaĵoj, kio kontraŭstaras la packulturon.... Legu pli


up