Kubo transiris milionon da personoj vakcinitaj kontraŭ Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-21 11:34:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Ronald Suárez Rivas

Havano, maj 21 (RHK) La direktorino pri Scienco kaj Teknologio de la Ministerio pri Publika Sano (Minsap) de Kubo, Ileana Morales raportis, ke ĝis ĉi-ĵaŭde 1.115.335 kubanoj ricevis almenaŭ unu dozon de la kontraŭ-Covid-19-vakcinaj kandidatoj evoluigitaj en la lando.

En la radia kaj televida programo Mesa Redonda, la specialistino klarigis, ke pasintan marton komenciĝis la fazo III de la klinika provo de 'Soberana 02', kun vakcina plano de nulo, 28 kaj 56 tagoj, al kiu 'Abdala' aldoniĝis poste, kun periodo kiu ampleksis nur duonon de tiu ciklo.

"Kadre de ĉi tiu kategorio, 172 mil 233 civitanoj ricevis la planitajn dozojn," Morales klarigis.

Ŝi precizigis, ke en la intervenaj studoj, alia paŝo en la imuniga strategio, 330 726 sanaj laboristoj kaj la biofarmacia industrio ricevis injekteblaĵojn.

Aldoniĝis al ĉi tiuj procezoj, ekde la 12-a de majo, san-interveno en teritorioj kaj riskaj grupoj en la havanaj komunumoj Regla, Habana del Este, Guanabacoa kaj San Miguel del Padrón, kie 612.376 homoj jam ricevis la unuan dozon.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up