La vakcin-kandidato de Kubo kontraŭ dengo havas sekuran platformon, diras spertuloj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-03-22 08:39:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 BioCubaFarma  kun esploristoj de CIGBCuba kontrolas progreson de dengo-vakcinkandidatoj

Havano, mar 22 (RHK) La CIGB (Centro por Genetika Inĝenierado kaj Bioteknologio) en Havano raportis ĉi-marde, ke la dengo-vakcino-kandidato ellaborata de Kubo havas sekuran teknologian platformon ĉar ĝi baziĝas sur rekombinaj proteinoj.

La profilo de la institucio en Tvitero indikas, ke "Ni havas kvarvalentan kandidaton, bazitan sur proteinoj de la kvar dengo-virusoj, kiujn ni taksas nuntempe."

Se eblas malaltigi la nivelon de infekto de dengo-viruso -tio estas, la virusŝarĝo- oni evitas severecon; eĉ la simptomojn.

"Je tio ni vetas kun la vakcino-kandidato, kiun ni disvolvas: ke la malsano estu subklinika aŭ kun mildaj simptomoj", komentis la CIGB en la socia reto.

Akiro de la vakcino estas kompleksa procezo ĉar dengo havas kvar serotipojn kaj necesas imunigi kontraŭ ĉiu el ili samtempe, por ke la produkto estu efika.

Same, en la daŭro de 2023 devus esti disponebla nova rapida diagnoza sistemo por dengo, en kiu laboras specialistoj de la Imun-testa Centro.

En deklaroj al la ĵurnalo Granma, Eduardo Martínez, prezidanto de BioCubaFarma (Komerca Grupo de Bioteknologiaj kaj Farmaciaj Industrioj) argumentis, ke ĉi tiu sistemo ebligos determini, ĉe la apero de la unuaj simptomoj, ĉu temas pri dengo aŭ dua infekto.

"Ĉi tio servos por apliki diferencigan traktadon al pacientoj, kaj eviti plimalboniĝon de la malsano kaj morto", aldonis la sciencisto.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up