La kuba prezidento Raúl Castro prezidas la insulan delegitaron partoprenonta la funebraĵon de la sudafrika gvidanto Nelson Mandela, laŭ informis la kuba televido.... Legu pli


Estis informite en Havano ke ekde tiu ĉi lundo kaj ĝis la tagmezo de merkredo la 11-an de decembro en la socia reto Twitter komencos pepi la internacia solidaremo al Kubo, lando kies laboro favore al la esencaj rajtoj de siaj civitanoj, spite al la agresema sieĝo de Usono kontraŭ la insulo, estas ne kontestebla.... Legu pli


Kun tiaj vortoj, la kuba prezidento Raúl Castro konfirmas la altan estimon kaj doloron de la kuba popolo esprimita en kondolenca mesaĝo sendita al ties familianoj, al la nacia afrika kongreso kaj al Sudafriko.... Legu pli


La prezidanto de la Unuiĝo de Kubaj Artistoj kaj Verkistoj (UNEAC) , Miguel Barnet, prezidas la organizan komisionon de la 8-a Kongreso de tiu institucio okazonta en 2014, kaj tiucele li partoprenis asembleon de la organizaĵo en la okcidenta provinco Artemisa.... Legu pli


Muzeo de ĉokolado de Havano

Ĉokoladon oni enportis en Kubon en la 17-a jarcento el Meksiko kaj Venezuelo kaj rapide oni ekkultivis ĝin pro la granda komerca profito dum la periodo de la angla okupo de la insulo. ... Legu pli


La prezidento de Bolivio, Evo Morales, inaŭguris la terstacion de Amachuma, en la urbo El Alto, de kie oni mastrumos la sateliton de komunikado Túpac Katari, kiu eniros la orbiton ekde la 20-a de decembro kaj ekfunkcios en la jaro 2014.... Legu pli


La unua vicprezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, ĉeestis en Havano la Lumo-feston aŭ Hanuka celebron en la Granda Sinagogo de la hebrea komunumo.... Legu pli


La sekcio de interesoj de Kubo en Usono anoncis la haltigon de siaj konsulejaj servoj pro la neebleco ke iu banko de tiu lando prizorgu siajn kontojn kaj avertis pri la “negativaj sekvoj” de tiu decido por la kubanoj kaj usonanoj kaj la interŝanĝoj kun la kariba insulo.... Legu pli


Alvenis al Kubo la prezidanto de la rusa petrolkompanio Rosfneft kune kun delegitaro de la rusa federacio por plenumi laborviziton kaj estis akceptita de la kuba prezidento Raúl Castro.... Legu pli


La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, subskribis siajn unuajn du dekretojn ricevinte specialajn povojn per Habilitiga Leĝo: unu por kontrolo de kostoj, prezoj kaj profitoj enlande, kaj la dua por reguligi la eksteran komercon.... Legu pli


La akciistoj de la telekomunikaj entreprenoj AT &T kaj Verizon premas kun la celo havi pli da detaloj pri la rolo de ambaŭ multnaciaj entreprenoj en la spionaj operacioj de la usona registaro, informis kelkaj internaciaj amaskomunikiloj.... Legu pli


La prezidento Raúl Castro, prezidanto de la nacia defenda konsilantaro, vizitis la provincan konsilantaron de Artemisa, teritorio situanta en la okcidento de Havano, kiu unuafoje partoprenas en la defenda ekzerco Bastiono 2013, tial ke ĝi formiĝis kiel provinca teritorio en januaro 2011.... Legu pli


La kuba gazeto Granma informas ke kun la celo plenumi kelkajn el la gvidlinioj aprobitaj de la registaro kaj la partio por avanci en la fortigo de la socialisma entreprena manaĝerado, oni decidis ekigi eksperimente la aplikon de la nova koncepto pri ŝtata mendo.... Legu pli


De la 19-a ĝis la 22-a de novembro okazos tutlande la strategia ekzerco Bastión 2013 kiu ĉiujare efektiviĝas en Kubo kun partopreno de la estraj kaj gvidorganoj formitaj de la partio, la registaro, organoj de la centra ŝtata administracio, entreprenoj kaj unuoj de la revoluciaj armitaj fortoj, la ministerio de internaj aferoj kaj la civitanaro.... Legu pli


La kuba junulo, kiu estante 5-jaraĝa estis viktimo de la menciita usona leĝo, estis invitita al la festivalo de la junularo kaj studentoj en la okcidenta provinco Matanzas, kie li kiel viktimo komdamnis la altrudon de tiaspeca leĝo usona.... Legu pli


up