La rezultoj de la plano de la ekonomio fine de la nuna jaro kaj la projekcioj por la sekva, samkiel la aprobo de la leĝo de la ŝtata buĝeto por 2016, estos la centraj punktoj antaŭviditaj por la ordinara sesio de la nacia parlamento okazonta la 29-an de decembro.... Legu pli


Ĉiu devas ludi sian rolon kun kuraĝo kaj agemo en la efektivigo de la gvidlinioj de la ekonomia kaj socia politiko de la partio kaj la registaro, esprimis José Ramón Machado, dua sekretario de la komunista partio kaj vicprezidanto de la ŝtata kaj ministra konsilantaro de Kubo, okaze de la jarkunsido de la provinca organo partia en Havano.... Legu pli


La unua vicprezidento Miguel Díaz-Canel vizitis Artemisa, nova provinco nur kvinjara, najbare de Havano, kie oni plenumas intensan konstruan kaj rekonstruan programon por socikultura servo al la civitanaro.... Legu pli


La organizaĵo de la aĝaj ligoj de basbalo de Usono (MLB) kaj ties asocio de basballudistoj plenumos turneon de bona volo en Kubo de la 15-a ĝis la 18-a de decembro, kiu markos la unuan viziton de tiu organizaĵo al Kubo ekde 1999, kiam la teamo Orioles de Baltimore ludis prezentan ludon kun la nacia teamo kuba.... Legu pli


La guberniestro de la usona ŝtato Texas, Greg Abbott, finis sian laborviziton en Kubo, kie li esploris la eblecojn por reciprokaj negocoj kaj konfirmis sian sintenon kontraŭ la ekonomia sieĝo altrudata al la kariba insulo.... Legu pli


La prezidento de Kostariko, Luis Guillermo Solís, anoncis en San José ke li faros oficialan viziton al Kubo, la 15-an kaj 16-an de decembro por plifortigi la reciprokajn rilatojn.... Legu pli


“La negocprocezo pri la interkonsento de kunlaboro kaj politika dialogo malfermas novan kaj konstruan etapon en la reciprokaj rilatoj inter Kubo kaj la Eŭropa Unio (EU) kaj spegulas la decidon reciprokan impulsi etoson de respekto kaj kunlaboro por evoluigi la nunajn kaj estontajn rilatojn”, esprimis en Bruselo la kuba ambasadorino Norma Goicochea al la informagentejo Prensa Latina.... Legu pli


Olga Tañón koncertos en Kubo.

La portorika kantistino Olga Tañón vizitas Kubon kiel promesite por koncerti en la orienta urbo Santiago de Kubo kaj en Havano.... Legu pli


La unua vicprezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, asertis en la pintkunsido pri klimata ŝanĝiĝo ke solvo por alfronti la tutgloban varmiĝon devas inkluzivi la eliminon de la malriĉeco kaj impulsi internacian ekonomian ordon pli justan kaj egalrajtan.... Legu pli


La kuba registaro ree konfirmis sian sintenon por efektivigo de elmigrado leĝa, ordigita kaj sekura, kaj favore al garantiado de la rajto al vojaĝo kaj elmigrado de la kubaj civitanoj kaj reveno al la lando, laŭ la postuloj de la migra leĝaro, laŭ la civitana volo, asertas deklaro de la ministerio pri eksteraj rilatoj.... Legu pli


Startpunkto nepra por analizi la kuban ekonomion dum la unua semestro de 2015 estas ke la pasintjaraj rezultoj ne estis favoraj kaj tio influis la nunan evoluon, kvankam grupo de faktoroj ŝajne kompensos tiajn negativajn efikojn.... Legu pli


La venontan lundon okazos en Vaŝingtono nova dialogsesio pri migraj aferoj inter Kubo kaj Usono, kiujn gvidos flanke de Kubo la ĝenerala direktorino pri Usono de la ministerio pri eksteraj rilatoj, Josefina Vidal, kaj flanke de Usono, la adjunkta vicsekretario por la aferoj de la okcidenta hemisfero de la ŝtata departemento, Edward Alex Lee.... Legu pli


La ministro pri defendo de Rusio, Serguei Shoigu, anoncis la haltigon de ĉiuj militaj kontaktoj kun Turkio kaj la movon al Sirio de baterioj de la raketkompleksoj S-400 Triumf, en savgardo de la rusaj aerspacaj fortoj.... Legu pli


La kubaj aŭtoritatuloj restas en konstanta kontakto kun la registaroj de la landoj envolvitaj en la situacio de 2000 kubanoj kiuj estas senmovaj en Kostariko kun la intenco elmigri al Usono, laŭ informo de la kuba gazeto Granma.... Legu pli


María do Socorro Gomes, prezidantino de la monda konsilantaro por la paco (CMP), reesprimis ĉi-dimanĉe ke Usono devas redoni al Kubo, sen plia prokrasto, la teritorion malleĝe okupatan en la haveno de Guantánamo ekde komenco de la pasinta jarcento. ... Legu pli


up