Laŭ asertis la brazila prezidantino Dilma Rousseff, la programo Pliajn kuracistojn havos 13 mil 235 fakulojn pri sano en aprilo kiuj atentos loĝantaron de 46 milionoj en Brazilo.
En sia kutima lunda radioprogramo, la brazila prezidantino asertis ke ili plenumos la celojn fiksitajn unu jaron antaŭe, kiam estis konceptita la programo Pliajn kuracistojn por etendi tra la tuta lando la medicinajn sanservojn senpagajn.
Ŝi aldonis ke la kuracistoj estas distribuitaj en 3 025 distriktoj kaj 31 specialaj distriktoj indiĝenaj, kio certigas rektan atenton en konsultejoj proksimaj al la loĝejoj de 33 milionoj da enloĝantoj.
La programo solvas 80% de la sanproblemoj de tiuj personoj, ĉar ili ricevas la unuajn servojn kiuj garantias malŝarĝon en la urĝaj servoj de la hospitaloj.
La prezidantino elstarigis ke la esploroj faritaj de antaŭnelonge konfirmas la pozitivajn rezultojn de tiu ĉi programo kiu havas la servojn de kuracistoj landaj kaj eksterlandaj.
Du el ĉiu tri personoj aprobas la registaran decidon alvoki kuracistojn eksterlandajn por plibonigi la sanservojn de la loĝantaro; la programo celas altigi ĝis 11 mil 500 la enskribiĝojn por studi medicinon en la jaro 2017.
Articles en relation
Commentaires
Laissez un commentaire
Tous les champs sont requisPlus de visites
- Des mesures pour renforcer l'entreprise cubaine de télécommunications
- États-Unis : Plusieurs médias dénoncent les facilités accordées à l’ICE pour l’expulsion des migrants
- Raúl Castro participe à la cérémonie de clôture de la cinquième session ordinaire de l'Assemblée nationale du pouvoir populaire (ANPP)
- L'Université Technologique José Antonio Echeverría de La Havane a diplômé de nouveaux professionnels (+Photo)
- Le président cubain ratifie une politique visant à remédier à la précarité au sein de la société du pays