Dum marŝo en Los-Anĝeleso laŭtas voĉoj kontraŭ la usona blokado al Kubo

Édité par Maritza Gutiérrez González
2025-03-10 10:04:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, mar 10 (RHK) Aktivuloj de la Komitato Hands Off Cuba de Los-Anĝeleso (Lahoc) ripetis sian postulon al la usona Registaro ĉesigi la ekonomian blokadon kiu kaŭzas tiom da damaĝo al la kuba popolo.

Tio manifestiĝis en marŝo la 8-an de marto, Internacia Virina Tago, kie partoprenis pli ol 35 mil homoj, ĉefe junulinoj.

Ĉeestantoj defendis aborton kaj petis la eliminon de la ekonomia, financa kaj komerca blokado sur la insulo. Ili starigis tablon kun informoj kaj standardo petante ĉesigon de la blokado.

Krome ili disdonis flugfoliojn pri la atingoj de virinoj en Kubo kaj vendis librojn. Ĉeestis ankaŭ kontingento de laboristoj kaj studentaj grupoj.


Fonto: PL

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up