Elektoj Naciaj en Kubo difinos la novan parlamenton

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-03-07 08:14:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Je la fino de tiu ĉi monato, precize la 26-an de marto, okazos en Kubo la nacia balotado por elekti la deputitojn al la parlamento en sia deka leĝofaro.

Lige al tiu ĉi evento, kiu okazas ĉiun kvinan jaron laŭ difinas la konstitucio kaj la elekta leĝo, la  prezidantino de la Nacia Elekta Konsilio (CEN), Alina Balseiro informis dum gazetara konferenco ke la establita tagordo bone progresas por garantii sukcesan evoluon de tiu ĉi procezo.

La Nacia Elekta Konsilio havas la mision organizi, direkti kaj kontroli periodajn elektojn, nome, municipajn, naciajn elektojn, referemdumojn kaj aliajn. Ĉi-kaze temas pri naciaj elektoj.

La agadplano tiucela  komenciĝis la pasintan decembron kiam la naciaj elektoj estis kunvokitaj de la ŝtata konsilantaro. En tiu tempo okazis la municipaj balotoj.  La koncerna agadplano jam plenumis  ĝiajn unuajn ses punktojn, nome, la kompletigon de la voĉdonaj aŭtoritatoj, precipe tiuj, kiuj aliĝis al volonta  laboro en la distriktoj, ĉi-kaze, 62,135 aŭtoritatoj kaj pliaj 118,235 en la elektejoj.

En naciaj elektoj ekestas distriktoj bazitaj sur populacio, kaj en la 80 distriktoj formitaj ekzistas entute 23.647 balotejoj, el kiuj 249 estas specialaj kaj 1.810 estas en privataj hejmoj, en malproksimaj lokoj aŭ kie ne ekzistas aliaj lokoj por ĝi.

Alia momento grava en la procezo por okazigi la naciajn elektojn la venontan 26-an de marto, estas la diskonigo de la kandidatoj. Tiucele jam komenciĝis la  ekspozicio de la biografioj kaj fotoj de la kandidatoj por deputitoj ekde la  24-a de februaro.

Fakte, la nacia elekta konsilio devas garantii la fidindecon, travideblecon, publikecon de la balotprocezo, kaj je la fino,  validigi la rezultojn kun plena aliĝo al la Leĝo.

La prezidantino de la konsilio detaligis aliajn agojn, kiujn ĉi tiu organo efektivigas koncerne trejnadon de voĉdonaj aŭtoritatoj, kontrolistoj, kunlaborantoj kaj specialistoj. Same parolis pri  la kunordigo kun la agentejoj de la centra ŝtata administrado, inkluzive de la Ministerio pri edukado kaj familioj, pro tio ke en Kubo la studentoj kaj junaj pioniroj de bazaj lernejoj aktive partoprenas la balotadon kiel gardistoj de la urnoj.

Aliflanke, oni okazigos la dinamikan provon dimanĉe la 19-an de marto, kiu permesos kontroli ke ĉio estu preta por la naciaj elektoj en Kubo.

La naciaj elektoj efektiviĝas ĉiun  5an  jaroj laŭ la leĝo 127, la elekta leĝo, por elekti la deputitojn kaj konsistigi la Nacian Parlamenton, kiu siavice  elektas sian prezidanton, vicprezidanton, sekretarion kaj aliajn membrojn de la ŝtatkonsilio, same kiel la prezidenton kaj vicprezidenton de la respubliko.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up