Kubo aliĝas al la celebro de la Internacia Tago de Signo-Lingvoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-23 12:23:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

RHK

Ekde ties unua celebrado la 23-an de septembro 2018, la Internacia Tago de la Signo-Lingvoj estas ŝanco por subteni kaj savgardi la lingvan identecon kaj kulturan diversecon de la personoj kun aŭd-handikapo kaj aliaj uzantoj de signo-lingvoj.

Ĉi-jare, la Monda Federacio de Surduloj vetas por la sekva slogano: “Ni subskribas por la homaj rajtoj”, kiu celas unuigi la surdulojn kaj aŭdulojn tutmonde por impulsi la rajton uzi signo-lingvojn en ties kondiĉo de natura lingvo el gesta produktado kaj vida percepto kun kompleksaj gramatikaj strukturoj, kreivaj kaj produktivaj kiel tiuj de ajna lingvo.

Laŭ la Monda Federacio de Surduloj (MFS), nuntempe ekzistas proksimume 72 milionojn da personoj kun aŭd-handikapo tutmonde, pli ol 80% vivas en evolulandoj, kaj kiel kolektivo uzas pli ol 300 signo-lingvojn kaj dialektojn.

Nialande,  la Kuba Signo-lingvo (LSC) estis enkondukita kiel pedagogia alternativo en lernejoj por infanoj kun aŭdaj handikapoj de la jaro 1994. Antaŭ tiu jaro, signolingvo estis uzata de surduloj nature surstrate por  komunikado; sekve estis kodoj, kiujn iuj grupoj administris kaj aliaj ne.

En la nuna epidemiologia situacio, signolingvo kaj ĝiaj interpretistoj ludis gravan rolon per la amaskomunikiloj donante ĝustatempajn informojn al la tuta kuba surda komunumo.

Elstarebla ekzemplo estas la fermita subtitola servo en nacia televido, kaj la interpretada laboro farita por la kubaj televidaj novaĵservoj, kiu donas al la surda komunumo kvalitan, ĝustatempan kaj necesan servon en ĉi tiuj tempoj de pandemio.

En Kubo, la Landa Asocio de Surduloj, Hipoakustikaj kaj Surdo-blindaj personoj (Ansoc) antaŭenigis ekde sia kreo, en 1978, respekton al signolingvo kaj ĝian enkondukon en la pedagogia kunteksto, pliigante la nombron de lokoj de interpretistoj, kaj la preparadon de homoj kun aŭdaj handikapoj kiel instruistoj de la kuba signo-lingvoj (LSC) kaj pedagogiaj helpantoj.

Kubo aliĝas al la festoj por la Internacia Tago de Signolingvo, tutmonda evento okazigita kune kun la Internacia Semajno de la Surda Persono, kun komuna devizo: Kun Signolingvo, Ni Ĉiuj estas Inkluditaj!



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up