Monda Tago de la Abeloj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-20 13:09:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Celebra FAO Día Mundial de las Abejas/PL

La organizo de UN por nutrado (FAO) celebras hodiaŭ la  Mondan Tagon de la Abeloj kun la celo konsciigi la homojn pri la graveco de tiu ĉi speco por la homa vivo.

Abelo, komuna nomo de iuj el la insektoj,   konsistigas superfamilion de la ordo, al kiu apartenas ankaŭ vespoj kaj formikoj.  En la mondo ekzistas  ĉirkaŭ 20.000 specioj, de etaj formoj je nur 2 mm de longo ĝis grandaj insektoj ĝis 4 cm.

Kiel vespoj, plej multaj inaj abeloj havas funkciajn pikilon. Ili prezentas pikilon rektan  kaj provizitajn per mikroskopaj etdentoj tiel ke, kiam ili enkondukas ĝin en sian predon, ĝi restas forte ankrita al la korpo de ilia viktimo. 

Provante forigi ĝin, la abelo ŝiras parton de la abdomeno kaj mortas baldaŭ. Male al vespoj, ili tamen dependas de poleno por proteino kaj flora nektaro por energio. 

Plenkreskaj inoj kolektas polenon ĉefe por nutri siajn larvojn, kvankam plenkreskuloj ankaŭ manĝas ĝin kaj nektaron. La korpo estas kutime tre harplena; adapto al kolektado de poleno. 

Multaj abeloj havas grupojn de haroj sur siaj malantaŭaj kruroj, kiuj formas specon de korbo, per kiu ili helpas kolekti polenon, kiu estas deponita tra la korpo. Aliaj abeloj portas polenon en grupo de haroj situantaj en la suba ventro. 

La poleno, kiun ili neeviteble perdas dum irado de floro en floro, gravas por plantoj, ĉar parto de ĝi falas sur la pistilojn de aliaj samspecaj floroj, produktante krucpolenadon. Abeloj estas la ĉefaj polenantaj insektoj. Tial, protekti abelojn estas maniero ankaŭ prizorgi nian vivmedion.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up