Eksesias hodiaŭ konvencio Meteologio 2021

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-12-06 09:33:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, dec 6 (RHK) La Meteologia Konvencio  2021 komenciĝas hodiaŭ ĉeeste kaj virtuale en la hotelo Tryp Habana Libre kaj daŭros ĝis la venonta vendredo kun tre specialiĝintaj eventoj pri klimata ŝanĝiĝo.

Esploristoj, profesiuloj, oficistoj, instruistoj, studentoj kaj aliaj ĉeestas la interŝanĝon de naciaj spertoj kaj la stato de scio en multdisciplina esplorado pri la leĝoj kaj dinamikaj mekanismoj de Atmosferaj Sciencoj, diras la kunvoko de la Kuba Meteologia Societo (SOMETCUBA).

La kunveno inkluzivas la 11-a Kongresoj de Kuba Meteologio kaj la unua de Tropikaj ciklonoj Benito Viñes Marturell, S.J., In memoriam, tiu de Poluado kaj Kemio de la Atmosfero, de Klimatologio kaj de Klimata Ŝanĝo kaj Sano.

Krome, seminarioj pri Veterprognozoj, Fiziko de la Atmosfero kaj Renoviĝanta Energio, Simpozioj pri Agrikultura Meteologio kaj pri Forcejaj Gasoj kaj taksadoj.

La komenca sesio de la kongreso estos dediĉita al la livero de la Nacia Meteologia Premio por la Laboro de Vivo en la Scienca Kategorio kaj Scienca-Teknika Servoj, kaj aliaj, inkluzive de la III-a Fotokonkurso, laŭ la programo.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up