Rimarkinde malaltaj maksimumaj temperaturoj en la kuba okcidento

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-12-26 12:48:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, dec 26 (RHK) La plej malvarma tago de la nuna vintra sezono, kaj unu el la plej malvarmaj por Kubo en monato decembro en pluraj jaroj, estis registrita ĉi-dimanĉe, la 25-an, kiam rimarkinde malaltaj maksimumaj temperaturoj okazis en malsamaj lokoj de la okcidenta regiono.

Kiel raportite de  la Scienca Majstro Evelio García Valdés, ĉefa specialisto de la Prognoza Centro de la Instituto pri Meteologio, la plej signifa okazis en la urbo Bainoa, okcidenta provinco Mayabeque, kiu raportis 15,4 C gradojn, ĉirkaŭ la unua horo  posttagmeze, poste 16.0 en najbara regiono Güines.

Kiel indikis García Valdés, en la stacio Casablanca en la ĉefurbo,  la termometro markis tiam 17,5  C gradojn, sed je la kvara posttagmeze la temperaturo falis al 15,3, rekordo kiu, kunigita kun la efiko de konstanta vento de  norda komponanto, pli alta ol 20 kilometroj hore, kaŭzis, ke la malvarmo sentata de homoj estu proksimume kvar aŭ kvin gradoj, sub la menciita valoro.

Por hodiaŭ, lundo, la markitaj vintraj kondiĉoj estos konservitaj en la okcidento, kun maksimumaj temperaturoj en la ordo de 17 ĝis 20 celsiusgradoj.

Tio ŝuldiĝas al la influo de tre malvarma aermaso de arkta origino super tiu parto de la kuba insularo.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up