Cintio Vitier kaj kubaneco en la poezio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-25 09:06:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto:Tribuna de la Habana

Naskiĝinta  la 25-an de septembro 1921, Cintio Vitier estas rekonata kiel   poeto, verkisto kaj  eseisto. Esploristo pri kubaneco en la poezio kaj verkinto de pluraj antologioj pri kubaj aŭtoroj, socia kaj ama poezio, ĉi-jare en la centjariĝo de lia naskiĝtago, la kuba kulturo omaĝas lin.

Cintio laboris kiel profesoro de kuba kaj hispanamerika literaturo en la centra universitato Las Villas, kaj estris ĝian departementon pri hispanaj studoj en la sesdekaj jaroj.

La poezia verko de Cintio Vitier estis klasifikita kiel unu el la plej signifaj en kuba literaturo de la dudeka jarcento. Oni ankaŭ diris, ke lia laboro kiel kritikisto kaj eseisto malkaŝas penson, kiu ligas kun tiu de ŝlosilaj figuroj de la kuba nacieco, kiel Félix Varela kaj José de la Luz y Caballero.

Li estis granda defendanto de kubaneco  kaj en tiu signifo lia ĉefa libro estas ĝuste “Kubaneco en la poezio”, publikigita en 1958, kaj poste reeldonita.

Liaj poemoj estis antologigitaj en “Nuntempa Kuba Poezio”. Li faris ampleksan kritikan laboron publikigante eseojn pri kuba poezio en la 1960-aj jaroj; “Moderna poezio en Kubo”, “Panoramo”, “Poemoj al Che”; “Por Kubo”.

Liaj tekstoj, priskribitaj de li mem kiel "la atesto de silento, kiu volis sin esprimi", konsistigas valoran kontribuon al la hispana literaturo.

Li ricevis multajn distingojn inter kiuj elstaras: la Nacia Premio pri Literaturo, la Premio Juan Rulfo, la titolo de Oficialulo pri Artoj kaj Literoj de Francio kaj la medalo de la Kuba Scienca Akademio.

Cintio Vitier estis renoviganto de kubaj naciaj romanoj. Granda konanto de la verko de José Martí kaj unu el la plej signifaj kubaj verkistoj de ĉiuj tempoj. Li mortis la 1-an de oktobro du mil naŭ en Havano.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up