Díaz-Canel gratulas la ĉampionan teamon de kuba basbalo: Alazanes de Granma

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-06-30 10:35:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Teamo ĉampiona de basbalo de Kubo:  Granma. Foto: @DiazCanelB

La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (PCC) kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel gratulis ĉi-merkredon la teamon Ĉevaloj de Granma (Oriento), kiu iĝis ĉampiono de la LXI Kuba Nacia Basbalo-Serio (SNB).

El sia oficiala tvitera konto, la ŝtatestro sendis brakumon al la direktoro de la teamo Granma, Carlos Martí, kiun li priskribis kiel granda inter la granduloj, kaj ankaŭ esprimis sian admiron por la rivala teamo, la Krokodiloj de Matanzas (Okcidento), en la finalo de la Matĉo.

La ĉevaloj konservis la titolon de la pasinta sezono post venkado de la nacia dualokulo Matanzas 4-0 merkrede, en la stadiono 'Mártiroj de Barbado', en Bayamo, ĉefurbo de la orienta provinco Granma.

Ĝi estas la dua sinsekva titolo kaj historia kvara por la knaboj de Carlos Martí, kiuj post la ĉi-posttagmeza venko deklaris, ke la sekreto de la teamo estas unueco.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up