Krozafturismo-modaleco reaktivigita en Cienfuegos kaj Santiago de Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-12-25 08:52:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Cienfuegos, dec 25  (RHK) En Kubo progresas la reaktivigo de la turisma kategorio de krozadoj, kun la akcepto de la World Voyager, apartenanta al la germana ŝipkompanio Nicko Cruises, kiu estos ricevita en la haveno de tiu ĉi centra kaj suda urbo la sekvan tagon 27, post la restado en la ankaŭ historia  orienta urbo Santiago de Kubo.

La ŝipo tuŝos ambaŭ havenojn, kadre de turneo, kiu inkluzivas Guadalupe, Sanktan Lucian, Granadon kaj Curaçao. Krozvojaĝantoj ĝuos Kristnaskon kaj la Novjaron en Kubo.

Vasta katalogo de ekskursoj gvidataj de la agentejo Havanatur estos je dispono de la pasaĝeroj de la ŝipo kiam ĝi alvenos al la ankaŭ nomata Perlo de l´ Sudo,  lunde matene kaj restos en haveno ĝis la sekva tago, je la 18:00.

Gihana Galindo Enríquez, delegito de la Ministerio de Turismo en Cienfuegos informas, ke la novaj ekskursoj en kaj el la urbo inkluzivas vizitojn al la Botanika Ĝardeno, Tabako Fabriko Anastasio Cárdenas, urbo Trinidado kaj Plaĝo Girón, i.a.

Nicko Cruises, laŭ ĝia retejo, konservas la itineron "Karibaj Kulminaĵoj" por vendo kun daŭro de 15 tagoj kaj foriroj planitaj por februaro 2022 kaj 2023.

La itinero foriras de la kariba insulo San Martín kaj inkludas haltojn en la Dominika Respubliko, Santiago de Kubo, Cienfuegos, insuleto Cayo Largo del Sur, plaĝo María La Gorda en Pinar del Río kaj Havano, finiĝante en Cozumel (Meksiko).

Kun kapacito por 200 pasaĝeroj, la Monda Vojaĝanto estas parto de la oceana floto de Nicko Cruises, firmao kiu ankaŭ prizorgas riverturneojn. La Stuttgart-bazita firmao havas pli ol 20 jarojn da sperto en la sektoro.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up