Iberamerika Pintkunveno estos prologo de la pintkunveno EU-Celac

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-03-07 08:41:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Madrido,  mar 7 (RHK) La 28-a Iber-Amerika Pintkunveno kun sidejo en Dominika Respubliko de la 22-a ĝis la 25-a de marto estos speco de prologo de la pintkunveno EU-Celac en julio, taksis hodiaŭ altranga oficisto.

En neformala interparolo kun ĵurnalistoj, la estro de la Iber-Amerika Ĝenerala Sekretariejo (Segib), Andrés Allamand, diris, ke la enhavo de la  renkontiĝo povus malfermi la vojon al la renkontiĝo inter la Eŭropa Unio (EU) kaj la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj(Celac).

Ĉiukaze Segib esperas, ke en Sandomingo estos plenumitaj la kondiĉoj por marki turnopunkton, kiu celas projekcii sin al fundamentaj horizontoj en la estonteco de la 22 membroj de la Iber-amerika mekanismo interkonsenta en sia pli ol 30-jara ekzistado.

Kun la trajto fari decidojn per konsento kaj inkludo, Segib aspiras adopti la Iber-Amerikan Median Ĉarton, fortan engaĝiĝon alfronti la defiojn de naturo kaj klimato, kun la antaŭenigo de rezistema kaj malaltkarbona disvolviĝo.

Krome, la Pintkunveno de Sankta Domingo havos specialan komunikon por antaŭenigi pli justan, pli inkluzivan kaj flekseblan internacian financan arkitekturon; kaj la ellaboro de Vojmapo por "Inkluziva kaj daŭrigebla manĝsekureco".

Nuntempe, escepte de Meksiko, Nikaragvo, Andoro, Peruo kaj Salvadoro, ĉeestado estas atendata ĉe la plej alta nivelo de la ceteraj membroj de la iberamerika komunumo, kun la aparta dubo de la brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva, pro kialoj de taglibro.

Kiel gasto partoprenos Josep Borrel, Alta Komisaro de Eŭropa Unio pri Eksteraj Rilatoj kaj Sekureca Politiko, kaj Vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono.

Barato petis sian aliĝon al la iber-amerikaj pintkunvenoj kiel observanta lando, antaŭeniris Allamand.

La XIV-a Komerca Renkontiĝo, la prezento de la Suda-Suda Raporto kaj la Observatorio La Rábida por Daŭripova Evoluo kaj Klimata Ŝanĝo por Latin-Ameriko, ankaŭ estos en la evento.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up