Instigas la ĉefministro Manuel Marrero al strikta plenumo de biosekurecaj proceduroj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-12 13:02:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Manuel Marrero, kuba ĉefministro    Foto: Prensa Latina.

Ciego de Ávila, nov 12 (RHK) La kuba ĉefministro Manuel Marrero, alvokis en tiu ĉi centra provinco al plenumo strikta de la biosekurecaj proceduroj en la turismejoj por eviti eblan

reaperon de la Covid-19. 
 
La ĉefministro intervenis en la kunsido de la provinca defenda konsilantaro, kie li alvokis strikte agi rilate al la vojaĝantoj alvenantaj al la destino Jardines del Rey koncerne al respekto de la sekurecaj kaj protektaj reguloj.

Li rekonis la faritan laboron en la teritorio pri la kontrolo de la kronviruso, reduktante la kontaĝojn kaj malpliigante la indikilojn  por ĉiu 100 mil loĝantoj dum la lastaj 15 tagoj.

Pro tio ili petis etapo-ŝanĝon, de transmisio aŭtoktona limigita al fazo II por la urbo Ciego de Ávila kaj fazo III por la ceteraj municipoj, kio estos pritaksata de la portempa laborgrupo registara.

Marrero interesiĝis pri la evoluo de la rekuperiĝo okaze de la damaĝoj provokitaj de la intensaj pluvoj de la tropika ŝtormo Eta, kiu trapasis la teritorion.

La damaĝoj en la agrikultura sektoro falis sur la kultivoj de banano kun pli ol 800 hektaroj, ankaŭ en la kultivoj de manioko, batato, kuburbo kaj maizo, samkiel perdoj de tabak-semoj, interalie.

Tiurilate, la delegito de la agrikulturo, Orlando Pérez, klarigis ke proksimume 20 mil kvintaloj da bananoj estos uzeblaj, el kiuj jam oni kolektis pli ol 12 mil cele al konsumo homa kaj besta.

La fenomeno hidrometeologia ankaŭ damaĝis ĉirkaŭ 287 loĝejojn, el ili 9 estis komplete detruitaj kaj la ceteraj parte detruitaj, kiuj, laŭ la konstruistoj, estos riparitaj aŭ konstruitaj ĝis fino de la jaro.

Pri la inundoj okazintaj en kelkaj municipoj de la provinco pro la kresko de riveroj kaj riveretoj, Marrero instigis serĉi alternativojn kaj drenad-mekanismojn por eviti ke la riverkresko tiom damaĝu la komunumojn proksimajn kaj plantejojn.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up