Nova manovro kontraŭ Kubo en la eŭropa parlamento

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-05 12:12:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 5 (RHK) Malgranda grupo de eŭropaj deputitoj, kiuj respondas al la tagordo de Vaŝingtono, sukcesis inkluzivi en la venonta Plena Asembleo de la Eŭropa Parlamento okazonta la 8-an de junio, punkton rilatan al la Politika Situacio kaj Homaj Rajtoj en Kubo.

La denunco pri la evento estis publikigita en la retejo de la kuba parlamento, sub la subskribo de la Internacia Rilata Komisiono de la Nacia Asembleo de Popola Potenco de la Respubliko Kubo.

Ili volas, ke rezolucio kontraŭ Kubo estu adoptita, distordante la realon. Samtempe ili senespere provas rompi la ligojn, kiuj kunigas la insulon kun Eŭropa Unio.

Sammaniere ili provas ĉesigi la efektivigon de la Interkonsento pri Politika Dialogo kaj Kunlaboro, kiu nuntempe disvolviĝas surbaze de reciproka respekto kaj egaleco inter ambaŭ ŝtatoj, indikas la deklaron de la kubaj deputitoj.

 "Ni ne miras pri tiaj agoj, ili estas tipaj de la duoblaj normoj, kiuj motivas ilin, de la duoblaj normoj, kiuj karakterizas ilin", reliefigas la noto de la Parlamento.

Ili ŝajnas esti maltrankvilaj pri la plenumo de homaj rajtoj en Kubo, libera, sendependa, suverena, demokrata lando de socia justeco kaj homa solidareco, kie la homoj decidas siajn sortojn kaj kie, laŭ netuŝebla principo de Marti, enhavita en la Konstitucio , la unua leĝo de la Respubliko estas la kulto de la  kubanoj al  plena digno de homo.

La teksto reliefigas, ke estas kurioze, ke tiel maltrankvilaj kaj zorgemaj pri homaj rajtoj en Kubo, ili ne kunvokis la Eŭropan Parlamenton por analizi la ĉefan malobservon de homaj rajtoj suferitaj de la kuba popolo, kiu estas la genocida blokado trudita al nia lando de antaŭ 62 jaroj kaj fortigita ĝis  kvalite nekredeblaj limoj meze de pandemio kaj tutmonda ekonomia krizo; blokado, kiu ankaŭ influas la civitanojn de Eŭropo, precipe iliajn entreprenistojn.

Fonto: Granma


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up