Altan efikecon montris la kubaj vakcinoj kontraŭ Kovim-19 dum klinika provo en Irano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-10-12 07:06:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Soberana 02/PL

Havano, okt 12 (RHK) La Instituto  Finlay de Vakcinoj (IFV) raportis ĉi-lundon, ke la klinika provo de fazo III disvolvita de la Instituto Pasteur, de Irano, kun la kontraŭ-Kovim-19  per la vakcinoj Soberana 02 kaj Soberana Plus, el Kubo, montris bonegajn rezultojn en tiu lando.

La kuba ento, zorge de ĉi tiuj imunogenoj, detaligis, ke la duoble-blinda, hazarda kaj placebo-kontrolita studo inkluzivis 24 mil subjektojn, al kiuj la Soberana-02 estis aplikita en du-doza reĝimo, en ok urboj, kaj akcelan dozon kun la vakcino Soberana-Plus, en du aliaj urboj.

Dum la analizo, la Delta-varianto de la SARS-CoV-2-viruso, kiu kaŭzas Kovim-19, havis 71,9% de influo en julio kaj jam en aŭgusto ĝi estis 95,4%, farante ĝin vaste superreganta.

"La intertempa analizo montris, ke la efikeco de la vakcino por malhelpi enhospitaligon konfirmitan de Kovim-19 en la du-doza reĝimo estis 76,8% kaj en la tri-doza reĝimo ĝi estis 91,7 %, diras IFV.

Simile, 87,9% de partoprenantoj en la du-doza reĝima grupo kaj 98,8%  de tiuj en tri montris kvaroblan pliiĝon de antikorpaj titoloj.

Por alveni al ĉi tiuj rezultoj, kadre de kunlaboro inter la Pasteur-Instituto de Irano kaj la Finlay-Vakcina Instituto pri la serio Soberana, sendependa komitato disvolvis la klinikan provon de fazo III en la irana loĝantaro en aĝo de 18 ĝis 80 jaroj.

Tiurilate, la Esplor-Direktoro de IFV, Dagmar García  montris sur sia Tviter-konto, ke ĉi tiu procezo en la persa lando konfirmis la rezultojn akiritajn en Kubo, eĉ kontraŭ la varianto de Delta.

Pasintan julion, ambaŭ institucioj anoncis la komencon de komuna fabrikado de la vakcino a Soberana 02  en Irano, kiu estos konata tie kiel PastuCovac.

Post la anonco de la rezultoj de ĉi tiu provo, la direktoro de la Instituto Pasteur, Alireza Biglari, indikis, ke vakcino estis desegnita kaj produktita kun unikaj karakterizaĵoj, kiel havi akcelajn dozojn kaj ankaŭ utila por aĝoj de tri al 18 kaj pli ol 18 jaroj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up