Raportas Kubo 19 forpasintojn kaj 1 946 novajn kazojn de Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-10-16 12:20:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, okt 16 (RHK) La nacia direktoro pri Epidemiologio de la Ministerio pri Publika Sano de Kubo, D-ro Francisco Durán, raportis ĉi-sabate 19 mortojn kaj 1.946 pozitivajn specimenojn por Kovim-19 dum la lastaj 24 horoj, por akumulo de 932 mil 768 diagnozoj ekde la komenco de malsano en la nacio.

Dum sia kutima gazetara konferenco, la specialisto raportis, ke fine de hieraŭ 26.252 pacientoj estis enhospitaligitaj, el ili 15.861 suspektatoj, 1.610 en epidemiologia gvatado kaj 8.781 konfirmitoj.

Durán klarigis, ke la lando analizis 31.252 specimenojn la antaŭan tagon por akumulitaj 10 142 143 specimenoj analizitaj.

La epidemiologo anoncis, ke el la 1.946 pacientoj, 141 estis sensimptomaj dum la diagnozo, 1.936 havas fonton de infekto en antaŭe konfirmitaj kazoj, 5 havas fonton de infekto eksterlande kaj en 5 homoj la fonto de kontaĝo estas nekonata. La aliaj 1 941 estas enlande akiritaj.

Li precizigis, ke el la 932  768 pacientoj diagnozitaj kun la malsano ekde la komenco, 8 781 konfirmitaj enhospitaligitaj, el kiuj 8  505 kun stabila klinika evoluo. Dume  8 037 mortoj estas raportitaj (19 en la lasta tago) por mortiĝ-indico de 0,88. Pacientoj  resaniĝintaj  estas 915 893 kaj 3 423 elhospitaligitaj en la tago). Nun restas  89 en kriza stato  kaj 187 grave malsanaj.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up