Kubo festas la Tagon de la Kamparano kaj la Unuan Leĝon pri Agrara Reformo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-05-17 14:02:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 17 (RHK) Kubo festas ĉi-mardon la Tagon de la Kamparano, 63 jarojn post la subskribo de la Unua Leĝo pri Agrara Reformo, kiu postulis la rajtojn de agrikulturaj laboristoj en la lando.

La subskribo de la dokumento en 1959 fare de Fidel Castro, en kio estis la Ĝenerala Stabo de la Ribela Armeo en La Plata, Sierra Maestra, enhavis specialan simbolecon ĉar estis subskribita samdate  en kiu, 13 jarojn pli frue,  terposedantoj murdis kamparanestro Niceto Pérez.

La menciita Leĝo permesis la intervenon de la grandaj bienoj de lokaj kaj amerikaj terposedantoj favore al miloj da kamparanoj, kiuj tiel iĝis posedantoj de terpecoj  kaj ricevis aliajn avantaĝojn ĝis tiam malpermesitajn por ili kiel aliron al sano, edukado kaj loĝado.

La Agrara Reformo estis, krome, elementa bezono por la ekonomia rekuperiĝo  de la lando, kie kunekzistis  duonfeŭdaj formoj, kiuj malhelpis ĝian evoluon.

Gratulante la kubajn kamparanojn pro la datreveno, la prezidanto de la Nacia Asembleo de Popola Povo, Esteban Lazo, emfazis la gravecon de ĉi tiu sektoro en la klopodoj de la nacio por atingi nutraĵ-suverenecon kaj sekurecon, en kunteksto markita de  ĝenerala tutmonda krizo.

En la fina tago de la kvina eksterordinara sesio de la IX-a Leĝdona periodo de tiu organo, Lazo instigis agrikulturajn laboristojn fari efikan uzon de disponeblaj rimedoj kaj pliigi rendimenton por garantii pli grandan provizon de produktoj al la loĝantaro je atingeblaj prezoj.

Ĉi-jare la provinco de Cienfuegos, en la centro-sudo de la lando, gastigas la centrajn agadojn por la Tago de la Kamparano.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up