Ekas solidaraj renkontiĝoj por Kubo en Eŭropo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-05-18 13:13:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  maj 18 (RHK) Kun renkontiĝo de solidareco al Kubo kaj kontraŭ la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudita al la kariba lando fare de la usona registaro, ekis agotago en subteno de la plej granda el Antiloj en malsamaj eŭropaj landoj.

Tiuj ĉi renkontiĝoj daŭros ĝis la venonta dimanĉo, la 22-a de majo, kun la partopreno de diversaj sektoroj de la eŭropa socio, reprezentantoj de solidarecaj movadoj kaj asocioj de kubaj loĝantoj, raportis la retejo Kubo vs Bloqueo.

Siaflanke, la Instituto de Amikeco kun la Popoloj (ICAP) anoncis, ke la Grupo de la Maldekstruloj en la Eŭropa Parlamento, la Partio de la Eŭropa Maldekstro, organizoj de kubanoj loĝantaj en Germanio, Belgio, Francio kaj Nederlando, la Belga Kunordiganto kontraŭ Blokado, la asocioj Cubanismo.be kaj Los Amigos de Cuba en Belgio kaj la eŭropa iniciato #UnblockCuba estas inter la konfirmitaj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up