Kubo denuncas preterlason de gravaj aferoj en la Pintkunveno de la Amerikoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-05-18 16:49:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vicministro pri eksteraj aferoj,  Carlos Fernández de Cossío.

Havano, maj 18 (RHK) La IX-a Pintkunveno de la Amerikoj, kies preparoj progresas en Usono, kunvenos sen trakti nek respondi al tre gravaj aferoj en la regiono, certigis fonto de la kuba Ministerio pri Eksteraj Aferoj.

Laŭ la vicministro pri eksteraj aferoj Carlos Fernández de Cossío, la kunveno planita por junio ne diskutos pri temoj kiel rasismo, virinaj rajtoj kaj marĝenigo.

Nek la debato pri malegaleco por aliro al sanservoj, nek la efiko de trudaj regulaĵoj  kontraŭ  nacioj, estos en la tagordo, diris la registara reprezentanto.

Laŭ la vicministro pri eksteraj aferoj, la oficiala starpunkto de Vaŝingtono estas, ke ankoraŭ ne ekzistas invitoj al neniu por la renkontiĝo planita en la urbo Los-Anĝeleso, sed la intenco estas ekskludi Kubon de la pintkunveno.

La ebla preterlaso de la kariba nacio, kune kun tiu de Venezuelo kaj Nikaragvo, estigis malkontenton kaj igis plurajn registarojn en la regiono anonci sian foreston de la renkontiĝo se la gastigantoj insistas pri tiu aserto.

Mi esperas, ke prezidento Joe Biden ĝustigos la aferon  kaj invitos ĉiujn al la Pintkunveno de la Amerikoj, lastatempe diris la prezidento de Meksiko, Andrés Manuel López Obrador.

"Se lando ne havas la kapablon certigi la partoprenon de ĉiuj, ĝi ne devas alpreni la devontigon okazigi pintkonferencon sur sia teritorio", emfazis Fernández de Cossío en la televida programo Mesa Redonda.

Kiel li komentis en tiu spaco, Usono tenas politikon de malamikeco al Kubo, celanta ŝanĝi la sociekonomikan ordon, izoli la kariban nacion en la internacia areno kaj antaŭenigi konstantan kampanjon de malkredito.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up