Ĉefministro de Kamboĝo alvenas al Kubo por oficiala programo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-09-23 08:51:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, sep 23 (RHK) La Ĉefministro de la Reĝlando Kamboĝo, Samdech Techo Hun Sen, alvenas hodiaŭ al Kubo por plenumi oficialan viziton, raportis la Ministerio de Eksteraj Aferoj de la insulo.

Dum sia restado en ĉi tiu kariba nacio, kiu daŭros ĝis la 25-a de septembro, la vizitanto faros oficialan interparolon kun naciaj aŭtoritatoj kaj faros aliajn agadojn, anoncis la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj.

Kubo kaj tiu sudorient-azia lando festis ĉi-jare la 62-an datrevenon de siaj diplomatiaj rilatoj.

La antila insulo konservas la stipendian programon por junaj kamboĝanoj por studi medicinon; de 1983 ĝis 2020 pli ol 170 studentoj vojaĝis al Kubo por ricevi edukadon, ĉefe en la sansektoro.

Ambaŭ nacioj disvolvis duflankan dialogon je la plej alta nivelo kaj inter la plej signifaj eventoj elstaras la renkontiĝo en 1999 inter la kamboĝa ĉefministro kaj la historia gvidanto de la Kuba Revolucio, Fidel Castro.

La Reĝlando de Kamboĝo estas firma kaj konstanta kontraŭulo de la ekonomia, komerca kaj financa blokado de la usona registaro kontraŭ Kubo.


Fonto:PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up