Díaz-Canel taksas kiel civita respondeco la referendumon pri la Familia Kodo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-09-23 09:08:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, sep 23 (RHK) La prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, priskribis la referendumon pri la Familia Kodo, la 25-an de septembro, kiel civita ago de grandega respondeco.

Dum renkontiĝo en la Palaco de la Revolucio, elsendita ĉi-ĵaŭde en la loka televido, la ŝtatestro emfazis, ke temas pri rajtoj, sed ankaŭ pri respondeco.

La ŝtatestro okazigis kunvenon kun homoj, kiuj havis profundan aktivismon dum la tuta procezo tra kiu la nova leĝo pasis.

Nacia televido elsendis la interŝanĝon en kiu partoprenis edukistoj, kuracistoj, psikologoj, juristoj, handikapuloj, studentoj, geavoj, reprezentantoj de la Nacia Centro por Seksa Edukado (Cenesex), sportistoj, artistoj kaj religiuloj, inter aliaj.

Díaz-Canel emfazis la saĝon de tiuj, kiuj laboris pri la redaktado de la regularo, kiuj konsideris la multecon de familioj, kiuj nuntempe kunvivas en la kuba socio.

Al tiu ĉi afero aludis la psikologino Patricia Ares, kiu raportis, ke la pasio por la familio kunigas kubanojn, sed tio ankaŭ instigas debaton, konsenton kaj malkonsenton.

La specialistino komentis, ke la televida programo Familioj, kiu sub ŝia gvidado montris malsamajn problemojn de la socio, por kiuj la nuna leĝo ne havas solvon, elmontris la difekton en la kultura mito, ke tiu ĉi spaco estas nur amo kaj neniu malsukcesas, kiam ĝi  ne ĉiam okazas tiel.

Ŝi precizigis, ke gepatroj, kiuj forlasas siajn infanojn, malsukcesas, same tiuj, kiuj mistraktas ilin, aŭ tiuj, kiuj lasas geavojn al sia sorto, kaj aldonis, ke la Kodo estas respondo al ĉiuj ĉi aferoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up