Kuba prezidento celebras aprobon de la nova kodo de familioj en popola referendumo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-09-26 09:44:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

.

Havano, sep 26 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, festis ĉi-lunde la unuajn rezultojn favore al la Familia Kodo, post plenumi la popolan referenduman procezon kaj la partoprenon de pli ol kvin milionoj 800 mil voĉdonantoj.

El sia profilo en la socia reto Twitter, la prezidento aludis al la ciferoj disponigitaj de la Nacia Elekta Konsilantaro.

El la totalaj validaj balotoj, 3 936 790 voĉdonis JES por 66,87 % kaj 1 950 090 voĉdonis NE por 33 %.

La ŝtatestro menciis ankaŭ la paŝon de la uragano Ian, organizita kaj intensigita dum ĉi tiu mateno kaj la kvara ĉi-tipa fenomeno en la nuna uragansezono, ĉiuj formitaj en ĉi tiu monato septembro.

Díaz-Canel priskribis ĉi tiun semajnon kiel malfacilan pro la vetera situacio kaj rekomendis la maksimuman protekton de homaj vivoj kontraŭ la ebla plifortiĝo de la uragano, en la venontaj 12 ĝis 24 horoj, kaj ĝia proksimeco al la okcidento de la kariba nacio.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up