Minint plenumas 62 jarojn da senlaca prigardo de nacia sekureco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-06 08:18:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 6 (RHK) La Kuba Ministerio pri Interno (Minint) hodiaŭ memoras 62 jarojn de kreiĝo kun la misio senlace prigardi nacian sekurecon kaj civitanan trankvilon.

Post la triumfo de la Kuba Revolucio kaj kun la kreskanta agresemo de la Usona Registaro, la 6-an de junio 1961, la ministerio estis instituciigita kun la celo koncentri klopodojn, spertojn, homajn kaj materiajn rimedojn de malsamaj organizoj disigitaj ĝis tiam.

La departementoj de la Ministerio pri Interno kaj tiuj de la Kabineto de Justico rilataj al la konservado de interna ordo kaj sekureco de la lando, el la Revoluciaj Armitaj Fortoj, la Nacia Revolucia Polico kaj la Esplorsekcio de la Ribela Armeo, aliĝis al la naskiĝanta institucio.

En pli postaj jaroj, ĝi daŭre fortigis sian organikan strukturon tra la kreado aŭ integriĝo de aliaj specialaĵoj kiel ekzemple la Fajrobrigadistoj kaj Arbaraj Gardistoj, la Hunda Tekniko, la Limgardisto-Trupoj, kaj la Nacia Speciala Brigado.

La fundamenta misio de la Minint kuŝas en la konservado de la Ŝtata sekureco kaj la interna ordo de la lando, kiu harmonie ligas la konfrontiĝon kun krimaj kaj kontraŭrevoluciaj agadoj kun la preventado de tiuj fenomenoj.


Fonto: PL

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up