Nia Alianco pruvis kiel kaj kiom oni povas fari el la Sudo, asertis Díaz-Canel

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-04-25 09:44:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto:@PresidenciaCuba

Havano, Apr 25 (RHK) Kubo ĉiam ĉeestos en ALBA-TCP ĉar, super blokadoj kaj malfacilaĵoj, kiuj dekretas imperiojn kaj senkompate trudas la profunde maljusta internacia ordo, nia Alianco pruvis kiel kaj kiom oni povas fari el la Sudo. 

Tion esprimis Miguel Díaz-Canel, parolante en la XXIIIa Pintkunveno de la Bolivara Alianco por la Popoloj de Nia Ameriko-Popola Komerca Traktato (ALBA-TCP), kiu okazis ĉi-merkredon en Karakaso.

La prezidanto emfazis solidarecon kaj kunlaboron kiel karakterizaĵojn de la Alianco, gajnanto de egoisma pragmatismo, kiu nur vetas pri profitoj kaj la merkato, li atentigis. 

En sia parolado, la ŝtatestro asertis, ke la kuba popolo daŭrigos la batalon kontraŭ la blokado ĝis la usona registaro ĉesigos tiun ĉi kruelan, malmoralan kaj nepravigeblan politikon.

Fonto: @PresidenciaCuba



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up