Novaj guberniestroj kaj vicguberniestroj en kvar kubaj provincoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-05-22 08:10:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Granma

Havano, maj 22 (RHK) Kvar novaj guberniestroj kaj vicguberniestroj enposteniĝis oficiale per solena ceremonio kun partopreno de membroj de la ŝtata konsilantaro kaj de la ministra konsilantaro de Kubo.

La prezidanto  de la nacia parlamento kaj de la ŝtata konsilantaro, Esteban Lazo alvokis la novajn oficistojn esti apud la popolo, antaŭvidi kaj kune kun ĉiuj labori por ĉies bono, kun pli bonaj rezultoj.

La estro de la Ŝtata Konsilantaro, akompanata de la vicĉefministro Inés María Chapman Waugh, defendis kiel principon, en la administrado de la registaro, "emancipi nin memstare kaj per niaj propraj klopodoj, enhavitaj en la  koncepto de Revolucio" de Fidel.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up