Martí kaj la sciencoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-20 09:44:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kiel ĵurnalisto José Martí plenumis socian rolon en la disvastigo de kulturo, etiko, scienco, teknologio kaj pluraj aliaj temoj. Li estis homo de universala kulturo kaj vivante en jarcento de multaj transformoj en la kampo teknologia, li ne povis esti for de tiu influo.

En sia verka laboro por diversaj gazetoj de Meksiko kaj aliaj amerikaj landoj, Martí senlace agis diskonigante la sciencan evoluon. El la plumo de Martí oni povas legi, kune kun profundaj artikoloj pri arto, pentrado kaj aliaj temoj, ankaŭ riĉajn analizojn pri novaj maŝinoj, sciencaj libroj aŭ teorioj.

Li verkis artikolojn pri biologio, geologio, medicino, mekaniko farante akutajn recenzojn pri preskaŭ ĉio  rilata al la teknologia horizonto de sia epoko. Eĉ kiam li verkis la konatan infanlibron “La ora aĝo”, li parolis pri teknikaj temoj kiel ekzemple “La historio pri kulero kaj forko.”

Laŭ la idearo de José  Martí devas ekzisti simbiozo inter kulturo kaj scienco, ĉar “nenio sugestas tioman kaj tiom belan literaturon kiel scienca paragrafo”.

Sendube José Martí interesiĝis pri vasta temaro.Lia unua artikolo pri sciencaĵo aperis la 2-an de julio 1875. Ekde tiu momento li plurfoje verkis kaj parolis pri tiaj temoj kiel konstateblas en diversaj artikoloj kaj oratoraĵoj.

Oni ne povas forgesi ke li vivis en Nov-Jorko, urbo kiu tiam travivis grandan evoluon en diversaj agadkampoj.

Meze de la preparlaboroj por la sendependiga milito de Kubo, Martí neniam perdis la intereson pri scienca literaturo, kiun li ofte rekomendis al amikoj kaj amatoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up