Ceremonio omaĝe al José Martí en Santiago de Cuba.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-05-20 14:27:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Okaze de la 119-a datreveno de la forpaso dum batalo de la nacia heroo de Kubo José Martí, en la urbo Santiago de Kubo, en la maŭzoleo kiu konservas liajn restaĵojn en la tombejo Sankta Ifigenia, efektiviĝis la tradicia ceremonio kiu konsistis el politika kaj milita aranĝo, kie oni deponis florbukedon antaŭ la tombo de la apostolo.
Nome de la ĉefkomandanto Fidel Castro kaj la kuba prezidento Raúl Castro oni deponis florbukedon en la koncerna monumento, kaj ankaŭ sur la urno estis metita kuba flago kun floraranĝoj nome de la ŝtata kaj ministra konsilantaroj kaj de la kuba popolo.
Kiel parto de la tradicia ceremomio honorgvardio staris ĉe la tomboŝtono de Martí dum gestudentoj de la lernejo milita Camilo Cienfuegos de la provinco Camaguey, invititoj de amasorganizaĵoj, geinfanoj de la nacia lernejo pri plastikaj artoj de la provinco Granma kaj funkciuloj de la partio kaj la regorganoj de la provinco ankaŭ ĉeestis la ceremonion.
Dume, Rosa Amalia Castillo, provinca kunordigando de la amasorganizaĵo kiu grupigas la defendkomitatojn de la Revolucio, elstarigis la validecon de la nacia heroo José Martí, kies idearo emfazas la batalon por sendependeco kaj suvereneco.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up