La malantaŭa pordo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-29 13:31:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

de Frei BETTO  

La 21-an de Oktobro 2020: Spektante la ĵurnalon mi demandas min ĉu la homaro retroiris. Ĉeestinte la debaton inter Trump kaj Biden mi konkludis, ke la destino de la mondo hodiaŭ estas, plejparte, en la manoj de senrespondecaj homoj, kiuj havas eĉ ne minimuman pudoron por akcepti, ke ilia ĉefa devo estas tiu pri la financa sistemo, kvankam tio signifas malsaton, morton kaj detruon de la medio.

Biden ŝajnas al mi malpli malbona ol Trump. De jardekoj mi ne konfuziĝas pri la karakterizoj de la homoj oficantaj en la Blanka Domo. Kennedy, kiu tiom disfamiĝis kiel demokrato, bona homo kaj katoliko, estis senskrupula progresanto. En la libro „La malluma flanko de Camelot”, Seymour M. Hersh rakontas, ke en 1960 la patro de Kennedy kunsidis kun la mafia gvidanto Sam Giancana, al kiu li promesis, ke post la prezidantiĝo de sia filo li estos „blinda” koncerne la mafion, kondiĉe ke tiu ĉi monhelpos lian elektokampanjon. Laŭ Hersh, tiu interkonsento havigis al li la decidajn voĉojn en Ilinojso.

Kiam li prezidantiĝis en 1961, la kvanto da usonaj helpantoj en Vjetnamujo estis ne pli granda ol kelkaj centoj, kiujn Kennedy tuj duobligis ĝis 16.000. La saman jaron, ne-longe antaŭ la atako al Kubo fare de salajrataj trupoj trejnitaj de CIA (usona centra esplor-oficejo), Kennedy aprobis planon por murdi Fidel Castro. Kiam okazis la atako li nuligis la promesitan aerfortan apogon, kiu estintus grava por sukcesigi tiun atakon ĉe Bahía de Cochinos. Hersh asertas, ke la decido de la prezidanto signifis „kondamnon je morto” por la salajratoj.

Obama, kiu senmerite ricevis Nobel-premion pri Paco (en 2009), estis la unua usona prezidanto, kiu regis ok jarojn, dum kiuj Usono estis ĉiutage engaĝiĝinta en militon. Li daŭrigis la atakojn al Irako kaj Afganujo, kaj komencis la militojn kontraŭ Sirio, Libio, Somalujo, Pakistano kaj Jemeno.

Malgraŭ tio, la grandaj okcidentaj amaskomunikiloj, kiam ili posedis la hegemonion pri rakontado, maskis la figurojn de Kennedy kaj Obama por prezenti ilin kiel „bonajn homojn¨. Tio ĉesis. Nun la ciferecaj retoj rompis tiun hegemonion kaj iel demokratiigis la informadon (kaj ankaŭ la misinformadon), ĉar ili disponigas spacon por la versioj de la viktimoj.

Tio maltrankviligas la povomastrojn, ĉar ĉiuj povas vidi, ke „la reĝo estas nuda”. Nun, kiam rompiĝis la reguloj, ĉiuj scias, ke granda parto de la monda loĝantaro estas en la manoj de nerespondecaj kaj nematuraj homoj kiel Trump, Bolsonaro kaj aliaj.

Tia popularismo sen rilato kun la vero kaj kun la faktoj estas ja rezulto ne de la ciferecaj retoj, sed de kulturo formita sur la konvinko, ke la privata kapitalo estas absoluta prioritato. Do la etikaj valoroj utilas nur por ornami la retorikon.

Tiu senhonteco memorigas pri familio de koruptitoj, kiuj bonedukitece bonvenigas invititojn al pompa vespermanĝo. La invititoj taksas la domo-mondon laŭ la riĉega ĝardeno kaj la luksa salono. Sed nun, danke al la sociaj retejoj, kelkaj invititoj eniras tra la malantaŭa pordo, kie troviĝas la rubaĵoj.

Kaj fine de la nokto ili ekvidas la gastiganton ataki sian edzinon, la servistinon devige purigi la elvomaĵojn de la ebriuloj, la domgardistojn manĝi la skatoligitan manĝaĵon alportitan de ilia firmao, kvankam fazanoj kaj lokustoj restas plu sur la arĝentaj pelvoj.

Tia mondo larĝe malfermita tra la malantaŭa pordo ebligas al ni – malkontentaj – vidi du homojn, kiuj batalas por la povo en la imperio plej potenca en la historio – Usono – kaj interŝanĝas sensencaĵojn, kiel du knaboj laŭte diskutantaj, dum paŭzo en lernejo, pri kiu familio havas la plej potencan aŭtomobilon.

La ciferecaj retoj funkcias kiel lupeoj. Kaj kiam ni alproksimiĝas al tiaj aktoroj, ili konfirmas la diron de Caetano Veloso en la kanzono „Bovino profana” (hisp. Vaca profana) : „de proksime neniu estas normala”. Bedaŭrinde, tiuj gvidantoj neniam aŭskultas la versojn de Billy Blanco („La benko de la malsamulo” – hisp. El banco del distinto) : „Li ne parolas kun la malriĉulo, / ne salutas nigrulon / ne ŝarĝas pakaĵojn. / Kial tia sinteno, doktoro ? / Kial tiu fiero ? (…) / La vanteco estas tia / metas la stultulon alten / kaj forprenas la ŝtuparon, / sed sidas proksime en atendo / baldaŭ aŭ ne-baldaŭ / la stultulo venas surplanken”.

Elhisp. de Norberto Díaz Guevara

E-versio ĉe: http://mas-eo.org/spip.php?article692

fonto : http://www.granma.cu/mundo/2020-10-...
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up