Kubo realigos 63-an kampanjojn de vakcinado kontraŭ poliomjelito

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-04-22 09:10:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, apr 22 (RHK) Kubo komencos hodiaŭ la 63-an Nacian Duvalentan Buŝan Vakcinkampanjon kontraŭ poliomjelito por teni ĉi tiun malsanon forigita en la lando, raportis la Ministerio pri Publika Sano (Minsap) en sia socia retokonto X.

La celo estas imunigi ĉiujn infanojn pli ol unu monaton kaj malpli ol tri jarojn per du dozoj en du etapoj, krom reaktivigi naŭjarajn bebojn kun parto en dua etapo, agojn, kiuj  efektiviĝos samtempe tra la tuta nacia teritorio.

La unua fazo de la nuna imuniga kampanjo kontraŭ poliomjelito koincidas kun la 22-a Vakcinada Semajno de la Amerikoj kaj la 13-a Monda Imuniga Semajno sub la sloganoj Agu nun por protekti vian estontecon kaj Vakcinoj por plena vivo, respektive.

Laŭ la Minsap, la unua etapo okazos inter la 22-a kaj la 26-a de aprilo, kun reakiro-semajno de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo por malsanaj infanoj, inter aliaj kialoj, kiuj malhelpis ilin vakciniĝi en la responda dato ene de la kampanjo, dum la dua daŭros de la 17-a ĝis la 21-a de junio kun resaniĝo inter la 24-a kaj la 28-a de junio.

Kubo estis la unua lando en la Amerikoj, kiu   eliminis poliomjelitiĝon ekde 1962 kaj en 1995 ĝi ricevis la Ateston pri Poliomjelito de la Tutamerika Sanorganizo.

Poliomjelito aperis en Kubo fine de la 19-a jarcento kaj de 1932 ĝis 1962 estis registritaj 413 000 infektoj kaj 430 mortoj, ĉi-lasta estis la jaro en kiu Kubo realigis la unuan nacian vakcinadan kampanjon.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up