Fidel: kelkaj biografiaj notoj pri la historia gvidanto de la kuba revolucio

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-11-26 10:28:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Fidel Alejandro Castro Ruz, pli konata kiel Fidel Castro, naskiĝis en Birán, nuna provinco Holguín, en la orienta parto de Kubo, la 13-an de aŭgusto 1926. Historia gvidanto de la kuba revolucio, laŭlonge de revoluciaj jaroj impulsis kaj gvidis la batalojn de la kuba popolo favore al fortiĝo de la revolucia procezo, ĝia avanco al socialismo, la unuecigo de la revoluciaj fortoj kaj de la tuta popolo, la ekonomiaj kaj sociaj transformoj de la lando, la evoluigo de edukado, sano, sporto, kulturo kaj scienco, samkiel batalo kontraŭ al eksteraj agresoj kaj kondukis aktivan politikon eksteran surbaze de principoj.

Simpatianto de la partio de la kuba popolo (ortodokso), Fidel partoprenis aktive enla kampanjoj de la partio kaj denuncis la reakcian kaj mallegitiman karakteron de la fakta regado estiĝinta post la milita puĉo de Fulgencio Bastista la 10-an de marto 1952.

Fidel estis enprizonigita post la sturmo al la kazerno Moncada de Santiago de Cuba la 26-an de julio 1953, kaj li mem sin defendi antaŭ la tribunalo kiu juĝis lin kaj eldiris sian konatan defendmandato  La Historio Absolvos min, en kiu lli skizis programon de la estonta revolucio en Kubo.

Li estis komdamnita je 15 jaroj en malliberejo kaj poste danke al amnistio en 1955 povis eliri el la prizono kaj ekziliĝis en Meksiko, de kie li startis kun 81 aliaj homoj revoluciuloj en la ĵaĥto Granma kaj eniris la insulo tra la plaĝo Las Coloradas, la 2-an de decembro 1956. Post kelkaj monatoj de forta batalo kontraŭ la armeo de fulgencio Batista, Fidel eniris venke la 1-an de januaro 1959 en Santiago de Kubo kaj poste en Havano la 8-an de januaro.

Fidel Alejandro Castro Ruz, estis la tria filo de Angel Castro Argiz, terposedanto kaj farmisto pri sukerkano deveninta el Galegio, Hispanio, kaj la kuba kamparanino Lina Ruz González.

Lia patro estis rekrutita de la hispana kolonia armeo por batali kontraŭ la kubaj sendependistoj. Finiĝinte la milito Angel Castro reiris al Hispanio kaj revenis definitite al Kubo en 1905. Li laboris en diversaj lokoj ĝis kolekti la monon bezonatan por starigi sian propran sukerkanan plantejon en Birán. Tie li enamiĝis al Lina Ruz, filino de kamparana familio de la provinco Pinar del Rio, translokiĝinta al la farmodomo, kaj ili geedziĝis en 1943.

La sekurecaj servoj de la kuba ŝtato kalkulis ĝis la jaro 2007 totalon de 638 interncojn murdi Fidel Castro en diversaj evolufazoj, dum pli ol cento  fiaskis.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up