Fidel Castro: vasta reeĥo pri la vizito de Obama.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-03-29 08:00:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĉi-lunde estis publikigita artikolo de la historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro, kies reeĥo tre vastas en amaskomunikiloj tra la tuta mondo.

Sub la titolo La frato Obama, kiu pritraktas la ĵusan viziton de la usona prezidento al Kubo, la artikolo metis la nomon de Fidel inter la ĉefaj temoj de la socia reto Twitter laŭ raportas la kuba gazeto Granma.

Fidel esprimis ke neniu povas iluziiĝi pri tio ke la kuba popolo rezignos je la gloro kaj la rajtoj, je la spirita riĉeco gajnita per la evoluigo de edukado, sciencoj kaj kulturo.

La informagentejo Reuter esprimas ke Fidel Castro kritikis la prezidenton Obama pro tio ke li ne parolis pri la ekstermado de la originaj popoloj nek en Usono nek en Kubo kaj pro tio ke li ne rekonis la gajnojn de Kubo en la sferoj de sano kaj edukado.

La gazeto La Nación, de Argentino dediĉis titolon al la respondo de Fidel pri la parolado de Obama kaj uzis la frazon de la kuba gvidanto “ni ne bezonas ke la imperio donacu ion ajn.”

La franca AFP reeĥis pri la paroloj de Fidel kiam asertis ke spite al la ĵusa vizito de Barack Obama, la insulo ne forgesos sian pasintecon kun Washington.

Fidel ankaŭ memorigis ke la usona sieĝo kontraŭ la insulo estis altrudita de Usono ekde la jaro 1962 kaj ili subtenis perfortajn agojn kontraŭ la insula registaro.

Ankaŭ reeĥoj aperis en la BBC de Londono, la informagentejo ANSA, la cifereca gazeto 4F de Venezuelo, kiu eĥis pri la asertoj de Fidel kiam diras ke “niaj klopodoj estos leĝaj kaj pacaj, ĉar estas nia devo kun la paco kaj frateco de ĉiuj homoj kiuj vivas sur nia planedo.”

La heroldo de la Blanka Domo, John Kirby, asertis en Washington ke “Fidel povas paroli per si mem pri la problema historio  inter Usono kaj Kubo (…) La politikoj antaŭaj de la lastaj 50 jaroj ne funkciis, ni kredas ke oni devas sin devigontigi por fine atingi normalajn rilatojn kun Kubo.”

La gazeto La Jornada, de Meksiko reeĥas  pri la esprimo de Fidel kiam asertas ke Obama silentis pri tio ke “la diskriminacio rasa en Kubo estis forbalaita de la Revolucio; ke la pensiiĝo kaj salajro de ĉiuj kubanoj estis dekretitaj de la revolucia registaro antaŭ ol la sinjoro Obama fariĝu 10-jaraĝa.”

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up