Tago de Esperanto por Justa Komunikado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-07-26 06:45:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Internaciaj Organizaĵoj kreis tagojn por ĉiuj gravaj problemoj de la homaro, sed ankoraŭ ne por Esperanto. Bonŝance, esperantistoj jam de jaroj elpensis festi la Tagon de Esperanto la 26-an de julio ĉiujare. 

Temas pri la dato en kiu aperis la Unua Libro de Esperanto.

 

La festo okazas ankaŭ ĉi-jare. Ĝi estas festotago en kiu esperantistoj klopodas konigi Esperanton al neesperantistoj.

Kuba Esperanto-Asocio ankaŭ aliĝas al la internacia festo por justa komunikado en mondo ĉiam interbatalanta kaj konfliktoplena.

 

Oni ne povas forgesi kiel rapide la tempo pasas kaj homaj kondutoj kaj problemoj daŭre iĝas similaj aŭ foje eĉ pli evidentaj kaj kontraŭdiraj. La lingva problemo restas aktuala demando.

 

Kiam antaŭ pli ol unu jarcento Zamenhof publikigis la unuan libro, la 26-an de julio 1887,  la internaciiĝanta mondo suferis de ne interkompreno inter la nacioj pro malsameco de iliaj lingvoj. Per esperanto Zamenhof celis faciligi la lingvan interkomunikadon.

 

Nuntempe, la malsameco de lingvo plu estas la bazo de la lingva problemo en la mondo, sed al tio aldoniĝas  la tendenco altrudi unu etnan lingvon kiel efektiva komuna lingvo de la interncia vivo, kio portas kun si diversajn problemojn, i.a. la kultura altrudo.

 

Sed la vera lingva problemo en internaciaj forumoj kiaj UN kaj EU kuŝas ne en manko de interkompreno inter naciaj delegacioj pro ties lingva diverseco, sed en la efektiva komunlingviĝo de unu sola etna lingvo.

 

Tial la Kuba esperantistaro aliĝas al la postulo pri Justa Komunikado!

 

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up