Esperanto-tago: la mondo bezonas pacon kaj kunlaboron.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-26 11:21:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Hodiaŭ estas festotago de la internacia esperanto-komunumo. Nia skipo salutas ĉiujn esperantistojn kaj memorigas ke ĉi-jare en tempo pandemia kaj poste, la mondo bezonas pacon, kunlaboron kaj solidaremon. Tri bazaj principoj kiuj gvidis la agadon de la iniciatinto de esperanto, doktoro Esperanto, kiel li sin nomis. Ni parolas pri Zamenhof.

Estas bona okazo por festi novan detrevenon de la naskiĝo de Esperanto al la mondo, jes, ĉar la 26-an de julio de la jaro 1887 Ludoviko  Zamenhof publikigis sian  lingvoprojekton forme de modesta libreto 40-paĝa kiu estas konata kiel  la Unua Libro.

La originala eldono estis nur ruslingva, sed antaŭ la fino de 1887 la libro aperis ankaŭ en la pola, germana kaj franca lingvoj kaj duaeldone en la rusa.

Nuntempe multaj personoj tra la mondo sin demandas kiamaniere tiu ĉi lingvo kreita de unu homo sukcesis travivi pli ol cent jarojn, du mondmilitojn kaj evolui, spite al multaj aliaj lingvoprojektoj kiuj ne kapablis transsalti la projekto-fazon.

Tio signifas ke oni devas serĉi la kialon de tiu ĉi sukceso en la homo mem, en la iniciatinto, tio estas la doktoro Ludoviko Zamenhof, kaj en liaj grandaj aspiroj, kuraĝo kaj modesteco. Jen nia omaĝo al la kreinto de Esperanto kaj gratulojn!



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up