Timo kaj faŝismo

 

Estigi timon estas tre antikva politika metodo, ĉefe en la historio de Usono. De la „kruela” bildo de la originaj popoloj de Nord-Ameriko ĝis la geedzoj Rosenberg kaj la viktimoj de makartismo, inkluzive de ribelantaj nigruloj, meksikanoj, japanoj, araboj, rusoj, ĉinoj, kubanoj, venezuelanoj kaj longa ktp, la hororo pro imagita aŭ pli-malpli reala malamiko funkciis kiel unuiga faktoro.

Trump, en sia senbremsa kurado por reelektiĝi, sen ia etiko aplikas ĉi tiun metodon. Li volas, ke la usona loĝantaro tremu pro timo antaŭ la avanco de tenebraj malstabiligaj fortoj, kiuj damaĝas statuojn kaj posedaĵojn kaj malakceptas la valorojn, sur kiuj fondiĝis la Granda Nacio.

Por konstrui tiun danĝeran Frankestein ĝi miksas kontraŭrasismajn protestojn kun misformita malamiko konsistanta el „vandaloj”, „anarkiistoj”, anoj de „radikala maldekstrularo” kaj „socialismo” kaj ordinaraj deliktuloj.

Kompreneble, Trump volas prezentiĝi ankaŭ kiel severa superheroo kapabla savi de la disiĝo la landon kaj trudi „leĝon kaj ordon”. Kiel „gvidanto”, kiel „Führer”.

Li bezonas agojn tuj efikajn. Tiucele li intervenis en Portland (Oregono) kun grupo da federalaj agentoj konsistanta el fortoj elitaj, minacaj, kun kaŝuniformo, ŝildoj, kaskoj, maskoj ktp. Ili senkonsidere premadis la manifestaciantojn uzante plorigan gason kaj veturilojn sen oficiala identigilo. La arestoj, laŭ la gazetaro, ŝajnis sekvestroj. Tio ĉio havis paramilitan aspekton.

La origina klara preteksto – poste disvastiĝinta – estis protekti publikajn konstruaĵojn kaj monumentojn kontraŭ la movado (Nigraj Vivoj Gravas) „Black Lives Matter”. La rezulto, laŭ la gazetaro kaj aŭtoritatoj de la urbo, estis „kresko de la surstrata streĉeco”. La guberniestrino de Oregono taksis la operacion „politika teatraĵo”.

En Kansasurbo (Misurio), hejme dormantan infanon mortigis mispafita kuglo. Li fariĝis la murdito 92 en la urbo, en la daŭro de ĉi tiu jaro. Homoj protestis surstrate kontraŭ tiom da vivoj senutile ĉesigitaj, kontraŭ la angora etoso de perforto, kontraŭ la troeco de pafiloj. Kaj Trump decidis apliki la saman kruelan metodon, kiun li uzis en Portland.
Poste li informis el la Blanka Domo, ke li aldonis du pliajn urbojn al sia „kontraŭkrima” plano : Ĉikagon kaj Albukerkon.

Li diris, ke la federala esploroficejo (FBI), la kontraŭdroga oficejo (DEA), la ATF, la Vokto-Servo kaj la Oficejo pri Interna Sekureco „kune sendos al Ĉikago centojn da trejnitaj sekurecoficiroj”. Kaj li finis kun troa elokvento : „Hodiaŭ mi anoncas kreskon de la sekurecaj fortoj en komunumoj plenplenaj de krimoj”. Dume, li daŭre ripetis per zorgiga lingvaĵo, ke „la sangoverŝado devas ĉesi”.

Laŭ la novaĵagentejo Télam, „kvankam la situacioj ne estas la samaj en ĉiuj urboj, Trump ligis ĉiujn kreskojn de krimado kaj perforto al la kontraŭrasismaj manifestacioj okazintaj en la lastaj du monatoj, kaj sur tiu falsa bazo li pravigis la sendadon de federalaj kromfortoj”.

Ĉi tiu instigado al timo kaj premado havas tute klare duan celon : devii la atenton disde la tikla kaj amara temo de la pandemio.

Aliflanke, multaj analizistoj samopinias pri tio, ke la delikto kreskis fakte pro kaŭzoj ĉiam kaŝitaj de Trump : la rezultintaj el la ekonomiaj kaj sociaj sekvoj de la nova kronviruso, la amasa malhavo de laborpostenoj, la kreskado de la malegalaĵoj en la sanservoj kaj en ĉio alia, kio estas la plej alta pago fare de la malplimulto kaj senlima riĉiĝo de la elitoj.

La timo estis kerna rimedo de la faŝismo. „Mussolini utiligis la timon”, diris la itala verkisto Antonio Scurati, ĉar „li komprenis, ke en la politika kampo la ne-favoraj sentoj povas esti pli potencaj ol la favoraj”.

En 2018 Scurati publikigis novelecan biografion de Benito Mussolini. Li intuicie kaptis lian vibrantan aktualecon. „Ne temas pri tio, ke mi kredas, ke la faŝismo revenos, sed ke ĝi jam estas inter ni”, li diris.

„La metodo de Mussolini estis tre simpla”, li aldonis. „Ĝi baziĝis sur la ideo, ke estas malamikoj kulpaj pri ĉio : la socialistoj. Unue, li kreskigis la timon de la homoj pri ili kaj poste, li turnis kaj diris : Vi devas malami kaj kontraŭbatali ilin”. Tiel simpla kaj elementa estas la diskurso de Trump.

Scurati difinis, krome, similecon inter ambaŭ. Li asertis, ke „Duce” estus uzinta Tvitero-n en maniero altruda samkiel la usona prezidanto uzis ĝin. Kaj li substrekis alian similaĵon bazitan sur la priseksaj fanfaronoj kaj la „profunda malŝato pri la virino” de la itala aŭtokrato kaj de Trump.

Li konkludis : „La faŝismo estas ĉi tie kaj nutras sin per nia timo”.


Verkita de Abel Prieto
elhisp. de Norberto Díaz G. por Monda Asembleo Socia (MAS)

Eldonita de Maritza Gutiérrez González


Rilataj Artikoloj


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up