Raúl kaj Díaz-Canel prezidis ceremonion okaze de Venko-Tago kontraŭ faŝismo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-05-10 07:49:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Milita ceremonio en la Maŭzoleo al la internaciista soveta soldato. Foto: ACN

Havano, maj 10 (RHK)  La gvidanto de la Kuba Revolucio, generalo de la armeo Raúl Castro Ruz, kaj la prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, gvidis ĉi-mardon la politikan agon kaj militan ceremonion por la 78-a datreveno de la venko pri faŝismo, en la Maŭzoleo al la Soveta Internaciista Soldato, en ĉi tiu ĉefurbo, raportis la Ministerio de la Revoluciaj Armitaj Fortoj en Tvitero.

La 29-an de januaro 2009, Raúl rekonis la signifon de la dato. "Ne estas vortoj por esprimi la gigantan heroecon kaj oferon de ĉiuj popoloj, kiuj konsistigis la Union de Sovetaj Socialismaj Respublikoj (USSR), precipe la kontribuojn de la rusa popolo."

Pluraj kubaj gvidantoj esprimis sian kontenton pro la 78-a datreveno de la heroaĵo kontraŭ la nazia reĝimo. La prezidanto de la Nacia Asembleo de Kubo (Parlamento), Esteban Lazo Hernández, gratulis la popolon de Rusio pro la memorfesto.

Li emfazis, ke dum la malfacilaj jaroj de la Dua Mondmilito, sovetaj trupoj kaj ĝiaj orienteŭropaj aliancanoj konsistigis determinan kaj decidan forton por ĉesigi faŝismon.

La Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de la insulo, en la sama socia reto, elvokis la eventon, kiun ĝi priskribis kiel historia, kaj emfazis, ke necesas daŭre antaŭeniri por konservi la mondan pacon.

La 9-a de majo estas la tago de venko kontraŭ faŝismo kaj markas la kapitulacon de Nazia Germanio antaŭ la soveta delegacio en Berlino, kiam feldmarŝalo Keitel subskribis la dokumenton agnoskantan la venkon de la Ruĝa Armeo de la Laboristoj kaj Kamparanoj de Sovetunio.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up