Esperanto en Kubo: 37 jaroj de senĉesa agado

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-06-16 06:08:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Esperanto  en Kubo ekis komence de la pasinta jarcento, koincide kun la fondo de Esperanto-asocioj en kelkaj amerikaj landoj. La unua artikolo favora al Esperanto aperis en la revuo La Rapida Skribo, organo de la Stenografia Asocio, en aprilo 1904. En 1909 oni fondis la unuan Esperanto-Asocion en Santiago de Cuba, kiu mallonge vivis, sekve, en Havano oni fondis la Societon Kuban por la propagando de Esperanto en januaro 1910.

Dum la sekva periodo oni fondis kelkajn klubojn kaj publikigis revuojn, plej parte ili mallonge vivis; la ĉefa agado estis dise plenumita de individuoj en diversaj urboj.

Plej meritan laboron rilate la diskonigon de Esperanto nialande faris la elstara intelektulo Dro. Fernando Ortiz, internacie renoma pro siaj studoj sociologiaj, juraj, antropologiaj kaj folkloraj. Li restas ĝis nun la plej elstara kuba intelektulo kiu propagandis favore al la solvo de la tutmonda lingva problemo pere de la Internacia Lingvo.

La 16-an de junio 1979 oni oficiale fondis la nunan Kuba Esperanto-Asocio, KEA, aliĝinta al Universala Esperanto-Asocio en 1983.

La kunordigita kaj konstanta agado de KEA kaj diversaj enlandaj instancoj, ĉefe la ministerio de kulturo, ebligis la eldonon de kelkaj titoloj flanke de la Eldonejo en Fremdaj Lingvoj José Martí; inter tiuj titoloj estas La historio absolvos min de Fidel Castro; Kuba Ŝtata Organizo de Domingo García Cárdenas kaj kelkaj rakontoj de La Ora Aĝo de José Martí.

Aliaj gravaj atingoj estas la semajnaj radioelsendoj de la internacia radio de Kubo, Radio Habana Cuba, ekde 1988 per mallongaj ondoj, ankaŭ nun interrete kaj enlande per 102.5 FM; en Kubo oni ankaŭ efektivigis internaciajn eventojn kiel la 75-a Universala Kongreso en  1990 kaj denove en 2010 la 95-a UKo; kelkaj festivaloj kulturaj, seminarioj pri apliko de esperanto en scienco kaj tekniko, konferenco internacia de la ligo de instruistoj (ILEI), tutlandaj renkontiĝoj kaj kongresoj.

KEA okazigas regulajn kursojn en preskaŭ ĉiuj provincoj, distancaj kursoj, elektronikaj kursoj, perkorespondaj kursoj kaj aliaj eventoj kulturklerigaj.

KEA okazigis tre sukcese  la 6-a kongreson tutlanda kun partopreno de pli ol 100 kubanoj   plus  eksterlandaj kongresanoj el Usono, Kanado, Rusio, Belgio kaj Germanio; ankaŭ la 16-a AMO-seminario sesiis tuj antaŭ la kongreso kaj Lingvistika Simpozio ĉe la Havana Universitato.

La kuba esperantistaro festas hodiaŭ novan datrevenon kun novaj taskoj kaj defioj. Gratulojn al ĉiu kuba esperantisto kaj bondezirojn al KEA.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up