Radio Havano Kubo en Esperanto: 30-jara jubileo por la esperanta kulturo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-09-14 17:19:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Komuna celebrado de Esperanto-elsendoj

La  30-jara jubileo de la Esperanto-elsendoj en Radio Havano Kubo estis okazo prifesti historion de fruktodona kunlaboro  inter la radiostacio kaj Kuba E-Asocio.

La 7-an de septembro en populara televida  kultura programo  “Al mediodia” (Je la tagmezo) estis intervjuitaj Maritza Gutiérrez, ĉefredaktorino de la E-redakcio kaj Ariadna García, parolistino kaj membro de la radioteamo. Ili rankontis pri la fonda momento de la redakcio en la jaro 1988 kiam Kubo preparis sin por okazigi Universalan Kongreson de Esperanto en 1990;  la konsisto de la programo, la Esperanto-movado kaj la novaj kursoj, estis ankaŭ vaste traktitaj dum proksimume 7-minuta elsendo al la tuta lando.

Sekve, la 11-an de septembro, la jubilea tago, en Radio Havano Kubo, la internacia voĉo kuba elsendanta nuntempe en 7 lingvoj, okazis viva perradia kaj reta disaŭdigo, kiu estis ankaŭ  elsendita per fejsbuko. La studion vizitis por la speciala okazo,  la historiisto de KEA, sro. Juan Ramón Rodríguez, estrarano pri faka kaj scienca agado, Norberto Díaz Guevara, kunlaboranto de la radioelsendo kaj  redaktoro de Monato,  la vicdirektoro pri fremdlingvaj programoj, Pedro Manuel Otero, la vicdirektoro Pedro Martínez  kaj Maritza Gutiérrez.

Kunpartoprenis Ariadna García ĉe la sociaj retoj kaj la respondeculino pri Korespondado Aida Chang ankaŭ en la sociaj retoj hispanlingve  kaj la inĝeniero Reinier Clemente.

Oni elsendis intervjuon kun la sonteknikisto Alejandro García, fondinto de la programo kaj kun la direktorino de la radiostacio Tania Hernández.

Dum unu horo oni legis mesaĝojn de la geaŭskultantoj venintaj el diversaj mondopartoj kaj ankaŭ elsendis mesaĝojn voĉajn. Oni sendis saluton al iamaj teamanoj kiel Orlando Raola kaj Alexis Otero kaj la virinajn voĉojn Elsa torres kaj Yoandra Rodríguez.

La elsendado estis tre sukcesa kaj ricevis multajn salutojn el diversaj aŭskultantoj de la hispanlingva servo de tiu programo nomata Cuba Online, kies teamo  tre entuziasme organizis la tutan elsendadon.

Kaj fine, la 14-an de septembro en salono de la radiostacio,  la nacia estraro de KEA kaj la estraro de Radio Havano renkontiĝis por kunfesti la okazaĵon, pledi por komuna laboro estonta kaj por la bono de Esperanto kiel radiofonia lingvo de Radio Havano kiu pruvis sin efika kaj utila komunikilo.

La vicdirektoro Otero memorigis la jaron 1988 kiam multaj sin demandis pri la utileco elsendi en tiu ĉi lingvo, kaj reliefigis la rolon de la tiama direktoro Pedro Rojas, kiu estis tute konvinkita pri la ideo, kaj danke al lia entuziasmo oni decidis ekelsendi en Esperanto, kiu tuj elpruviĝis ŝatata elsendo kun vasta aŭskultantaro ĝis hodiaŭ.

Jany Quiñones, kuba esperantistino kaj muzikistino, ankaŭ ĉeestis la omaĝon, estis intervjuita kaj kantis en esperanto por festi tiun ĉi momenton kulturan  per muziko.

Oni tostis je la sano de Esperanto kaj la radioelsendoj, interparolis kaj konfirmis la pretecon daŭre avanci kaj labori por oferti kvalitan programon kiu diskonigas la realan vivon de Kubo kaj ĝian kulturon, sociajn projektojn kaj aspirojn al pli bona mondo kie ĉiuj lingvoj estus same agnoskataj kiel valoraĵoj de la homaro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up