Festas Kubo la mondan tagon de la medio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-05 12:40:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĉiun 5-an de junio UN festas la mondan tagon de la medio, kiu celas konsciigi la socion pri la graveco savgardi kaj prizorgi nian medion.

Meze de la kompleksa panoramo kreita de la Covid-19, la celo de la nuna klopodo estas la biodiverseco, motivo de grandaj zorgoj pri la medio, tial ke la perdso de la biologia diverseco povus kolapsi la nutrajn kaj sansistemojn.

Meze de la batalo kontraŭ la Covid-19, kaj spite al tio ke la poluado tutgloba reduktiĝis pro la kvarentenoj faritaj en grandaj urboj, la defioj primediaj por la civilizo restas plene validaj.

Kubo aliĝis al tiu ĉi festado. Fronte al unu el la ĉefaj riskoj nuntempaj, la klimatŝanĝiĝo, la  insulo posedas ŝtatan planon kun vasta etendiĝo kaj ĥierarkio por alfronti tiun ĉi fenomenon. Ĝi estas nomata Tasko Vivo.

Inter la ĉefaj rezultoj atingitaj en la  okcidenta provinco Pinar del Rio, loko elektita por la centra ceremonio, estas la ekosistem-prizorgo, la  kontrolo de invademaj specoj ekzotaj, la agadoj por impulsi la komunuman partoprenon en la konservado de protektitaj areoj, plantado de mangloj, rekuperigo de plaĝoj kaj vasta esplorlaboro.

 Festas Kubo la mondan tagon de la medio kun la alvoko protekti ĉiujn homajn specojn de la planedo. Ni protektu la domon de ĉiuj, ni prizorgu la vivon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up