Kubo festas la Internacian Virinan Tagon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-03-08 07:55:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Vladimir Molina

Havano, mar 8 (RHK) Kun signifa ĉeesto en ĉiuj sektoroj de la socio, kubaj virinoj alvenas hodiaŭ al la Internacia Virina Tago kun novaj defioj koncerne genron.

Pli ol 300 delegitoj en ĉi tiu ĉefurbo diskutas ĝuste tiujn defiojn en la dekunua Kongreso de la Federacio de Kubaj Virinoj.

Kunvenitaj en la Kongresa Palaco, la partoprenantoj analizas ĝis ĉi tiu vendredo la rezultojn de la lastaj kvin jaroj de la organizo, elstarigante la atingojn kaj defiojn fronte al la obstakloj truditaj de la usona blokado de Kubo.

En la periodo inter la deka eldono de la Kongreso kaj la nuna, pluraj ŝanĝoj okazis en la kariba nacio kaj en ĉiuj,  kubaj virinoj estis ĉefroluloj.

Tiusence indas elstarigi la aprobon de gravaj dokumentoj por virinoj kiel la Familia Kodo, la Nacia Programo por la Akcelo de Virinoj kaj la Ampleksa Strategio por la Antaŭzorgo kaj Atento al Seksa Perforto kaj en la Familia Scenaro.

Laŭ la opinio de la juĝistino de la urba juĝejo de Santiago de Kubo Solanch Sanz, invitita al la evento, okazigi ĉi tiun Kongreson en unikaj cirkonstancoj, markitaj de la ekonomia kaj socia situacio, kiun trairas la lando, estas ebleco de patriota reaserto por la federaciintaj virinoj.

Ankaŭ, ŝi notis, estas necesa spaco por revizii la metodojn, stilon kaj laborprioritojn de la organizo.

Laŭ la opinio de Sanz, la 8-a de marto estas tago de transcenda graveco por virinoj tra la mondo kaj festi ĝin sur la insulo, "kie hodiaŭ ni ĝuas venkojn kaj konkerojn laŭ rajtoj kaj garantioj, reprezentas la fierecon esti kubaj virinoj".

Ŝi memorigis, ke Kubo atingas ĉi tiun daton en la kunteksto de lastatempa adopto de la Familia Kodo kaj aliaj juraj normoj, kiuj prezentas novajn defiojn en la konstruado de pli justa kaj egaleca socio, kie la breĉoj de seksa malegaleco, kiuj ankoraŭ ekzistas, estas konsiderinde reduktitaj en la kariba lando.

La insulo, ŝi atentigis, ankoraŭ havas la defion daŭrigi labori pri la jura kulturo ne nur de kubaj virinoj, sed ankaŭ de kubanoj "por povi ekposedi ĉiujn tiujn enhavojn de seksa egaleco, paco kaj harmonio, edukado kun respekto, patrineco kaj respondeca gepatreco, kiu ankaŭ kontribuas por certigi, ke en nia lando ne ekzistas manifestiĝoj de seksa perforto.

Nuntempe, virinoj reprezentas 55,74 procentojn de la membraro de la Nacia Asembleo de Popola Povo kaj pli ol 40 procentojn de tiuj kiuj enketas, inter posedantoj kaj helpantoj.

Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up