Komplete restarigita la elektra sistemo en Karakaso

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-07-23 09:15:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Nokta bildo pri Karakaso, Venezuelo

Karakaso, 23 jul (RHK) La elekta korporacio nacia (Corpoelec) de Venezuelo informis ĉi-marde ka la servo de elektra energio estis restarigita je 100% en Karakaso kaj oni laboras por normaligi ĝin tutlande, post ricevi novan atakon lunde, al la elektra sistemo.

La elektra kompanio raportis per la socia reto Twitter ke oni daŭre avanca en la kompleta restarigo de la elektra sistemo, sciigis la televida ĉeno Telesur.

La ministro de popola povo por elektra energio, Freddy Brito, per la sama socia reto sendis gratulojn al la popolo venezuela pro la civita karaktero kaj sindevigo favore al paco, kaj aprezis la klopodojn faratajn de la laboristoj de tiu sektoro por restarigo kompleta de la elektra sistemo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up