Ekigis Air China komercan kargotransporton al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-06-27 09:26:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Naturaleza Secreta

Havano, jun 27 (RHK) Ĉi-semajne, Air China efektivigis sian unuan komercan kargotransporton al Kubo, kadre de la du semajnaj flugoj konektantaj Havanon kun Pekino ekde la 17-a de majo 2024, raportis la Ministro pri Transportado Eduardo Rodríguez Dávila en sia Facebook-paĝo.

La Ministro pri Transportado konsideras, ke ĉi tiu nova komenco de operacioj promesas transformi komercon kaj plifortigi duflankajn ligojn inter la du nacioj, kiuj alproksimiĝas al 65 jaroj da diplomatiaj rilatoj.

Ĉeestante la bonvenigan ceremonion, la ĉina ambasadoro en Kubo, Hua Xin, dankis la koncernajn komercajn organizaĵojn pro ilia kunlaboro kaj deziris grandan sukceson al ĉi tiu nova komerca alternativo.

Rodríguez Dávila rimarkigis, ke por nia lando, krom provizi rektan kaj pli efikan itineron por eksportaĵoj al la merkato de la azia giganto, "ĝi reprezentas unuan paŝon en la strategia aspiro transformi la insulon en regionan interŝanĝejon por kargo-loĝistiko, projekto en kiu Air China estus bonvena."

"Per ĉi tiu iniciato, Air China montras sian fidon je la kuba merkato; dum Kubo akiras ŝlosilan ilon por akceli sian ekonomion en tempo de komerca transformiĝo kaj multaj bezonoj," finis la Ministro pri Transportado.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up