Strikas laboristoj de General Motors por pli bonaj salajroj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-09-16 10:02:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Detrojto, 16 sep (RHK) Preskaŭ 50 mil laboristoj de la aŭtomobila giganto usona General Motors (GM) iniciatis nacian strikon, la unuan en 12 jaroj, raportis la hispana televida ĉeno Hispantv.

Ĉi-dimanĉe, 48 mil gelaboristoj de la plej granda aŭtomobila fabriko eliris al la stratoj de la urbo Detrojto, kie sidejas la kompanio, por “postuli justajn salajrojn, alireblan medicinan servon kaj pli bonan laborsekurecon”.

La decido striki estis farita post la fiasko de la dialogo inter la aŭtomobilgiganto kaj la sindikato de la laboristoj unuigitaj de la aŭtomobilo, pri la kondiĉoj de la kontraktoj. La kolektiva interkonsento de la jaro 2015 finiĝis la lastan sabaton.

La kompanio asertas pere de komuniko, ke ili  jam prezentis  milojn da milionoj al la sindikatoj krom laborkondiĉoj pli bonaj, sed ŝajne tio ne sufiĉas.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up