La finaj sesioj de la XX-a kongreso de la centralo de kubaj laboristoj okazos de la 20-a ĝis la 22-a de februaro kaj ĝin partoprenos 1 200 delegitoj el la tuta lando.
Kiel antaŭprepara etapo, ĉi-semajne la reprezentantoj de la laboristoj renkontiĝas kun gvidantoj de la 17 tutlandaj sindikatoj, membroj de la estraraj konsilioj de la organismoj, institucioj kaj branĉoj kie ili laboras.
Kiel tradicie, tiuj ĉi renkontiĝoj estas forumoj kie la sindikatestroj informiĝas pri la evoluo de planoj kaj buĝetoj de siaj respektivaj sindikatoj.
Ili ankaŭ estas informataj de la ministeriaj gvidantoj pri la aktualigo de la ekonomia modelo okazanta tutlande, la plenumo de investaj programoj kaj aliaj temoj kiuj fariĝas esencaj instrumentoj por la laboro kiel reprezentantoj de la laboristoj.
Samtempe tiuj kunsidoj estas oportunaj scenejoj por interŝanĝi informojn pri la eblaj solvoj aŭ respondoj rilate al antaŭaj petoj kaj demandoj de la laboristoj dum la pasintjaraj asembleoj de membroj, kaj ankaŭ pri aliaj pli specifaj temoj kaj planoj por la nuna jaro.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Prezidento Díaz-Canel denuncas novan agresan planon de Usono kontraŭ Kubo
- Malalta usona ĉambro de reprezentantoj voĉdonas finan version de impostplano de Trump
- Kubo rifuzis prezidentan memorandon kiu akrigas la usonan blokadon
- La 111-a UK okazos en 2026 en Graz, Aŭstrio
- Kuba vicministro pri eksteraj aferoj taksas memorandon prezidentan de Usono timiga platformo