Certigas Maduro la kapablon de sia popolo fiaskigi la atakojn gvidatajn de Usono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-25 07:55:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Nicolás Maduro, prezidento de Venezuelo

Karakaso, feb 25 (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, asertis ke la venezuelanoj kapablas fiaskigi la atakojn imperiajn gvidatajn de Usono kontraŭ tiu lando kaj popolo.

Li pledis por ke “nenio deflankigu nin de nia vojo, tiel ke nia kuna strebo produktiva en unuiĝo civila-militia venkos kiun ajn imperian atakon, ni venkos! Li asertis per Twitter mesaĝo.

La ŝtatestro ankaŭ emfazis pri tio ke la registaro kaj la popolo venezuelaj daŭre kunlaboros spite al “la agresoj, minacoj kaj mensogoj” por atingi sian celon, raportis la televida ĉeno HispanTV.

La asertoj de Maduro okazas ĝuste en la tago kiam unu jaron antaŭe efektiviĝis forta atako de la opoziciaj sektoroj ĉe la landlimo kun Kolombio kiam iuj klopodis enirigi perforte la supozatan humanitaran kontribuon, kiu fakte estis aĵoj por krei teroristajn atakojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up