Kubo rifuzas la unuflankan deklaron de Usono kontraŭ la palestina popolo

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-12-07 09:37:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 7 dec (RHK) La ministerio pri eksteraj rilatoj de Kubo publikigis oficialan deklaron per kiu esprimas profundan zorgon kaj rifuzon pro la unuflanka deklaro de la usona prezidento Donald Trump akcepti Jerusalemon kiel ĉefurbon de Israelo, kio konsistigas gravan kaj malferman perforton de la Ĉarto de UN, la internacian juron kaj la koncernajn rezoluciojn de UN.

Tiu ĉi klopodo de Usono modifi la historian statuson de Jerusalemo damaĝas la legitimajn interesojn de la palestina popolo kaj la arabaj kaj islamaj landoj, provokos tiklajn sekvojn por la regiona stabileco kaj la sekureco en Mezoriento, pliigos la streĉojn en la regiono kaj malhelpos ajnan strebon por renovigi la pacan dialogon inter israeloj kaj palestinoj.

Kubo alvokas la Nacian Konsilantaron plenumi la respondecon kiun ĝi ricevis de la ĉarto de UN en la pacaj celoj kaj internacia sekureco, adopti la necesajn decidojn kaj postuli al Israelo la tujan ĉeson de la okupado de la palestinaj teritorioj kaj la agresajn politikojj kaj koloniigajn praktikojn, samkiel plenumon de la rezolucioj aprobitaj de tiu organo pri la situacio en Mezoriento, inkluzive de la temo palestina.

La kuba ministerio pri eksteraj rilatoj  ratifas ke Kubo daŭre subtenos solvon vastan, justan kaj longdaŭran por la konflikto israelo-palestina, surbaze de unu solvo de du ŝtatoj, kiu ebligu al la palestinanoj la rajton je libera memdetermino kaj disponi je sendependa kaj suverena ŝtato, kun sia ĉefurbo en Jerusalemo Orienta kaj la landlimoj antaŭaj al 1967.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up